Kaŭĉuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kaŭĉukplantejo en Malajzio
kaŭĉukplantejo en Keralo (Barato)
rikolto de kaŭĉuko

Kaŭĉukonaturkaŭĉuko estas elasta (natura) gumo, konsistanta el preparita suko de kelkaj amerikaj aŭ afrikaj arboj aŭ lianoj (kaŭĉukarbo (Hevea brasiliensis)) el eŭforbiacoj, Ficus elastica el morusacoj).

En 1876 kolektis la anglo Henry Wickham ĉirkaŭ 70 000 kaŭĉukajn grajnojn kaj kontrabandis ilin el Brazilo en Brition. El tiuj kreskis nur 2 600 plantoj, sed tio sufiĉis por poste planti kaŭcukajn arbojn sur la britaj kolonioj.

Plantaro de kaŭĉukarboj donas rikolton de 1000-3000 kg/ha. Hodiaŭ la plej granda parto de kaŭĉuko estas artefarita produko, la tiel nomata sinteza kaŭĉuko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]