Szentendre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de Szentendre laŭ Danubo
Panoramo de Szentendre laŭ Danubo
Szentendre
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2000 • 2001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28 494  (2023) [+]
Loĝdenso 650 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 40′ N, 19° 4′ O (mapo)47.67333333333319.0725Koordinatoj: 47° 40′ N, 19° 4′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 43,83 km² (4 383 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Szentendre (Pest)
Szentendre (Pest)
DEC
Szentendre
Szentendre
Situo de Szentendre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Szentendre [+]
vdr

Szentendre [sentendre] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: Sankta Andreo.

Aerfoto pri Szentendre

Geografio[redakti | redakti fonton]

Szentendre situas en dekstra bordo de Danubo. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo. Szentendre estas malnova, vere pitoreska historia urbeto en Hungario. Kun romantikaj stratoj kaj placoj – pro tio paradizo de pentristoj kaj aliaj artistoj – prezentas ankaŭ rigardindajn preĝejojn, kaj malnovan romkatolikan el la 13-a jarcento kaj serbortodoksajn i.a. kun admirinda ikonostazo. Plurcentoj da serbaj familioj rifuĝintaj antaŭ la turka regado ekloĝis ĉi tie en 1690 kaj fondis tre viglan ekonomian kaj kulturan centron por si, kies ĉarmaj karakterizaj trajtoj daŭre videblas. La Muzeo de la Serba Eklezio montras grandan trezoron de la ortodoksa eklezia arto, dum la publikon amase altiras famaj riĉaĵoj de la ceramika muzeo de Kovács Margit, de la galerioj de Béni Ferenczy, Béla Czóbel, Jenő Barcsay, Varga, elstaraj modernaj pentristoj, same la Parkmuzeo de Skulptaĵoj.

Interesa vidindaĵo ĝojigas tiun, kiu grimpas al Preĝeja monteto (Templom domb) sur la kruta, kurba vojeto, oni povas vidi, ke la tutaĵo de la ŝajne ne orde konstruita urbeto montras pitoreskan, ĉarman harmonion.

En la ekstera parto de la urbo estas trovebla la konstante riĉigata Subĉiela Etnografia Muzeo.

Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Aliflanke de Danubo situas la 22 km longa insulo Szentendre-insulo (Szentendrei-sziget), sur kiu troviĝas vilaĝoj kaj tre ŝatataj ripozejoj, kampadejoj. Ofta ŝiptrafiko ligas ilin precipe al la ĉefurba loĝantaro. Sed ripozejoj abunde troviĝas ankaŭ sur la Danub-flanko, norde de Szentendre: Leányfalu estas vilaĝo, kies deklivoj donas lokon al multaj ripozhoteloj kaj aro de vilaoj. Mediteranea klimato ĉe la orientaj deklivoj de la Piliŝ-montaro ebligas veran ĝardenkulturon kaj frukto-kultivadon. Varmakva strandbanejo allogas apud la ŝoseo, kaj ne nur dum varmaj tagoj.

Ĉe Tahi-Tótfalu ponto arkas super la rivero al la insula parto de la vilaĝo. Kaj tie, kaj en la sekva vilaĝo, Dunabogdány, ripozhoteloj kaj vilaoj dense troviĝas kaj ĉe la riverbordo, kaj sur la mildaj deklivoj. La abrupta vidaĵo de granda ŝtonminejo, kiu kvazaŭ malaperigas tutan monteton (Csűdi), aspektas eble iom fremde; la pavimoj de Budapeŝto originas el tiu ĉi surfaca minejo.

Serba ortodoksa katedralo en Szentendre
Ĉefplaco de Szentendre

Sakralaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj en la subĉiela muzeo[redakti | redakti fonton]

Pliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Szentendre

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.