Kris Peeters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kris Peeters
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1962 (1962-05-18) (61-jaraĝa)
en Reet
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Universitato de Antverpeno • Vlerick Business School vd
Partio Christen-Democratisch en Vlaams vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Bruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kris PEETERS (naskiĝis en Reet la 18-an de majo 1962) estis ekde la 26-a de junio 2007 ĝis la 25-a de julio 2014 la ministroprezidanto de Flandrio kaj gvidanto de la Flandra Registaro. Li estas politikisto de la partio CD&V.

Dum pli ol dek jaroj Kris Peeters estis la ĉefo de organizaĵo por sendependaj entreprenistoj, antaŭe NCMV kaj nuntempe Unizo.

En la jaro 2004 oni petis lin iĝi la tria CD&V-ministro en la Flandra Registaro. Kiel neelektito li respondecis pri Publikaj Laboroj, Medio, Havenoj kaj Energio. Ĉefe lia funkcio de ministro pri medio estis kritikata de la media movado.

Kris Peeters en la lastaj jaroj kune kun Bart De Wever estas la plej populara politikisto de Flandrio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]