Walter Veltroni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Veltroni
Persona informo
Walter Veltroni
Naskonomo Walter Veltroni
Naskiĝo 3-an de julio 1955 (1955-07-03) (68-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj italaslovena vd
Ŝtataneco Italio vd
Partio Demokrata Partio • Italian Communist Youth Federation • Itala Komunista Partio • Partio Demokratia de Maldekstro • Demokratoj de Maldekstro vd
Subskribo Walter Veltroni
Familio
Patro Vittorio Veltroni vd
Patrino Ivanka Kotnik vd
Infanoj 2
Parencoj Ciril Kotnik vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoĵurnalistofilmreĝisoro • filmkritikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Walter VELTRONI ([valter veltroni]; naskiĝis la 3-an de julio 1955 en Romo) estas itala politikisto. Li estis sekretario de la tiama itala maldekstra politika partio Maldekstraj Demokratuloj de 1998 ĝis 2001.

Li estis urbestro de Romo, gajninte la urban baloton en 2001 kaj duafoje en 2006; fine de 2007 li tamen demisiis, kaj la 27-an de junio 2007 li kandidatiĝis kiel estro de la starigota itala Demokrata Partio.

Li iĝis la unua estro de la nova partio, kaj demisiis la 17-an de februaro 2009 post vico da malsukcesaj regionaj balotoj, laste en Sardio, kie la maldekstra kandidato Renato Soru malgajnis baloton kontraŭ la dekstra kandidato (kaj ekde tiam regiona prezidento) Ugo Cappellacci.

Lia patro, Vittorio Veltroni, estis fama direktanto de RAI (itala nacia televido) en la 1950-aj jaroj; li mortis kiam Walter nur estis unujarulo.