Marc Antonio Ingegneri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marc Antonio Ingegneri
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1534 (1534-11-30)
en Verono
Morto 1-an de julio 1592 (1592-07-01) (57-jaraĝa)
en Kremono
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respublikoDuklando de Milano
Okupo
Okupo komponistoĥorestroorgenisto
vdr

Marc'Antonio Ingegneri (ankaŭ prononcite Ingegnieri, Ingignieri, Ingignero, Inzegneri; naskiĝinta ĉ. 1547 mortinta je la 1-a de julio, 1592) estis itala komponisto de la malfrua renesanco. Li naskiĝis en Verona kaj mortis en Cremona. Kvankam li plejparton de sia vivo li pasigis laborante en norda Italio, oni konsideras lin kiel membro de la Roma Skolo de polifonia sakrala muziko pro sia stila simileco al Palestrina. Li ankaŭ famis kiel instruisto de Claudio Monteverdi.

Oni ne scias multe pri sia frua vivo, sed verŝajne li devenas el familio rezida en Venecio kaj ŝajnas, ke li studis ĉe Cipriano de Rore en Parmo kaj Vincenzo Ruffo en Verona. Iam ĉ. 1570 li translokiĝis al Cremona kaj perlaboris reputacion kiel komponisto kaj instrumentmuzikisto. Eble li estis orgenisto, kaj oni scias, ke li estis arĉinstrumentisto. En 1581 li iĝis maestro di cappella [kapelmajstro] de la tiea katedralo, kaj evidente restis en tiu ĉi posteno dum la resto de sia vivo. Estas certa, ke dum tiu ĉi periodo li instruis Claudio Monteverdi, kiu iĝis grava pro la transiro al la baroka epoko.

Ingegneri estis intima amiko de episkopo Nicolò Sfondrato, la posta papo Gregorio la 14-a, kiu estis ege okupita pri la reformoj de la kontraŭreformacio kaj la Koncilio de Trento, kaj tiu ĉi influo estas rimarkebla en sia muziko, kiu kutime montras plisimpligon kaj klarecon de la stilo de Palestrina. Tamen lian libron de 27 Responsoria oni longtempe misatribuis al Palestrina. Sed kelkaj el liaj muzikaĵoj malagnoskas la verdiktojn de la reformo ekigitaj de la koncilio; ege fifama estas kvarvoĉa moteto Noe noe, kiu estas duobla kanono kun invertado, kiu necesigas eksterordinare precizan aŭdkapablon por percepti la tekston: kaj komprenebleco de la teksto estis unu el la postuloj, kiujn starigis la Trenta Koncilio antaŭ ĉiuj komponistoj de sakrala polifonia muziko.

Liaj mesoj estas simplaj, mallongaj kaj relative homofoniaj, ofte superantaj Palestrina pro ilia klareco kaj simpleco. Liaj madrigaloj inklinas al konservemo, sincere malagnoskante la novigaĵojn de komponistoj kiel Luzzaschi kaj Marenzio, kiuj samtempe eksperimentis kun vigla kromatiko kaj vortelpentrado.

Li verkis du librojn de mesoj en 1573 kaj 1587, almenaŭ tri librojn de motetoj (kelkaj el ili malaperis) kaj ok librojn de madrigaloj ekde kvar ĝis ses voĉoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Marc Antonio Ingegneri en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")