Mireille Grosjean
Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ | |
---|---|
Mirejo Groĵan (Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ) en 2009 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Robert |
Naskiĝo | 15-an de majo 1946 (78-jaraĝa) en La Chaux-de-Fonds |
Lingvoj | Esperanto • germana • franca |
Loĝloko | La Chaux-de-Fonds |
Nacieco | svisa |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Neŭŝatelo |
Parencoj | Henri Gagnebin (praonklo) Philippe Robert (avo) |
Okupo | |
Okupo | instruisto esperantisto |
Mireille GROSJEAN (esperante Mirejo Groĵan; naskiĝis en 1946 en La Chaux-de-Fonds[1]) estas svisa esperantisto, estis kunprezidanto (kun Dietrich Michael Weidmann) de Svisa Esperanto-Societo (SES) de 2006 ĝis 2021, estas prezidanto de SES ekde 2021, estis prezidanto de ILEI (2013-2021), honora membro de ILEI[2]. Ŝia denaska lingvo estas la franca.
Ne estas parenca rilato inter Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ kaj François Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ el Neŭŝatelo, Svislando, fama lingvisto fakulo pri dulingvismo.
Ŝi devenas el pentrista familio Robert (Léopold Robert, Philippe Robert kaj aliaj).
Ŝi estas pranevino de la komponisto Henri Gagnebin. Ŝi studis ludadon de violono kaj ludis en diversaj orkestroj. Ŝi havas absolutan sonsenton.
Ŝi studis la francan lingvon, la germanan lingvon, geografion kaj historion en la universitato de Neŭŝatelo. Ŝi estis instruistino en mezlernejo pri fremdaj lingvoj, specialisto pri interkultura edukado. Ŝi kreis kurson pri konfliktosolvado kaj uzis ĝin dum jaroj kun adoleskantoj en sia kurso pri civitana edukado.
Ŝi parolas flue la francan, germanan, Esperanton kaj variaĵon el Zuriko de la alemana (temas pri svisgermana dialekto). Ŝi parolas mezbone la anglan kaj la italan. Ŝi havas bazajn konojn de la japana lingvo, ĉar ŝi restadis entute 11 monatojn en Japanio.
Ŝi estis kunfondinto kaj kunprezidanto de la Asocio de svisaj edukistoj pri Paco ASEPAIX (intertempe malfondita). Ŝi membras en internacia kunordiga grupo de Internacia Asocio de Edukistoj pri Paco.
Mireille Grosjean estis membro de la Ĝenerala Konsilantaro (kun leĝdona povo) de la vilaĝo, Les Brenets, kie ŝi loĝis de 1977 ĝis 2021, kaj membro de la Unuiĝo Demokrata de Maldekstruloj (Union démocratique de Gauche). Ŝi estas membro de Institut Neuchâtelois.
Ŝi estas konsilanto de junulara grupo Integrative and Communicative Action Network (I CAN) en Katmanduo, Nepalo (ekde 2012).
Ŝi estis prezidanto de Asocio loka, kies celo estas subteni la Trajnlinion Le Locle - Les Brenets, kies nomo estas "Le Régional" (ekde 2013). Ekde 2020 la nova prezidanto de tiu Asocio estas Romain Bélisle, nepo de Mireille Grosjean.
Ŝi estas prezidanto de Asocio, kies nomo estas "La Mondo ĉe via Pordo" (Le Monde à ta Porte), kiu celas organizi renkontiĝojn interkulturajn.
Ŝi estas kunfondinto kaj membro de la NRO Scio Sen Bariloj (fondojaro 2009)
En la Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Ne estas parenca rilato inter Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ kaj Emile Grosjean-Maupin.
- kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo (ekde 2006). Prezidanto ekde 2021.
- informanto al medioj, publikaj institucioj en franclingva Svislando (Romandio) (ekde 2002)
- reprezentanto de Svislando en la Komitato de UEA (1998-2013), partoprenis UK en 1998, 1999, 2000, 2002, 2003, 2004, 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2011, 2012, 2013, 2014, 2015, 2016, 2017, 2018, 2019)
- reprezentanto de ILEI en la Komitato de UEA (ekde 2013 ĝis 2021)
- fakdelegito de UEA pri pacedukado, fremdlingvoinstruado kaj aikido (ekde 1990)
- prezidanto de la svisa ILEI-sekcio (ekde 1998), vic-prezidanto ekde 2017.
- membro de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) (ekde 2004, prezidanto de 2007 ĝis 2013)
- membro de SAT Sennacieca Asocio Tutmonda (ekde 2009)
- delegito de Svislando ĉe SAT-Amikaro Arkivigite je 2012-05-20 per la retarkivo Wayback Machine (ekde 2000?)
- konsilanto de Afrika Komisiono de UEA (ekde 2008)
- estrarano de Scio Sen Bariloj (SSB) (ekde 2009)
- prezidanto de ILEI ekde julio 2013 (46-a ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio)[3] Reelektita por 3 jaroj en julio 2015 en Oostende, Belgio. Reelektita por 3 jaroj en julio 2018 en Madrido, Hispanio. Okaze de la elektoj en 2021 ŝi ne plu kandidatiĝis. Ŝia posteulo estas Ahmad Reza Mamduhi el Irano.
- membro de Kongresa Organiza Komitato por la starigo kaj okazigo de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en dec. 2013-jan 2014.
- laŭ propono de Bertil Wennergren ŝi povus kunlabori de la komenco de 2021 en la teamo, kiu zorgas pri la Plena Ilustrita Vortaro. Plie li petis ŝin eniri la Akademion. Tamen tiujn du paŝojn ŝi ne faris.
- sukcesinto en la KER-ekzameno en nivelo C2 (novembre 2022)
Distingoj
[redakti | redakti fonton]2011: Diplomo pri Elstara Agado
La estraro de UEA donis tiun diplomon al Mireille Grosjean pro ŝia agado en Afriko.
2014: Esperantisto de la Jaro
El "La Ondo de Esperanto" je 15-12-2014: "La svisa emerita instruistino Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto okazonta en 2015."
2015: Premio de Ponto-konstruantoj
National Coalition Building Institut NCBI donis tiun premion al Mireille Grosjean pro ŝia agado en forigado de antaŭjuĝoj.
2016: Premio Deguchi
Okaze de la 101-a Universala Kongreso en Nitra, Slovakio en 2016, ŝi gajnis la Premion Deguĉi.
2019: Honora Membro de Svisa Esperanto-Societo
La Ĝenerala Asembleo de Svisa Esperanto-Societo (SES) okaze de kunveno en Bellinzona la 5-an de majo 2019 elektis ŝin Honora Membro de SES.
2022: Honora Membro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI
Esperanto-aktivecoj
[redakti | redakti fonton]Ŝi sukcesis en la meza ekzameno de ILEI/UEA pri lingvokapablo (nuntempe nomita "tria nivelo") kaj en C1 ekzameno de KER. Plie ŝi sukcesis en la pedagogia ekzameno de ILEI kaj estas rajtigita ekzamenanto en la KER-sistemo. En la jaro 2011 ŝi komencis studadon en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando, pri interlingvistiko. En 2014 ŝi sukcese finis ĝin.
Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco estas unu el la rezultoj de ŝia informado al svisaj instancoj kaj politikistoj. Same la okazigo de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, kiu okazis en Svislando en ¨2015.
Ŝi verkas multajn artikolojn en diversaj revuoj kiel La Sago, SESi, Internacia Pedagogia Revuo, Juna Amiko, Revuo Esperanto kaj aliaj.
Ekde 2002 ŝi prezentas dum UK Internacian Artan Vesperon kaj de 2003 ĝis 2014 reĝisoris ĝin. Ŝi denove transprenis tiun taskon en Lisbona UK en 2018 kaj en Lahtia UK en 2019.
Ŝi kunlaboras kun Radio Muzaiko.
Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ estas kunfondinto kun Christoph Klawe de la movado AikidEo, kiu celas kunigi la fortojn de Esperantistoj kaj Aikido-praktikantoj.
En la libro Nia diligenta kolegaro, biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov (2018) ŝi estas unu el la 200 esperantistoj menciitaj.
Vojaĝoj kaj prelegoj
[redakti | redakti fonton]Ŝi vojaĝas tra la mondo kaj atingis en Azio jenajn landojn: Armenio, Barato, Ĉinio, Irano, Israelo, Japanio, Mongolio, Nepalo, Rusio, Sud-Koreio, Tajvano, Turkio, Vjetnamio. En Afriko: Benino, Burundo, Maroko, Senegalo, Togolando. En Ameriko: Argentino, Brazilo, Kanado, Urugvajo.
En septembro 2010 ŝi faris dusemajnan prelegturneon en Francio kun 15 titoloj. En marto aprilo 2014 ŝi faris kvarsemajnan prelegturneon en Bretonio kaj Vendeo (Francio) kun 37 titoloj.
En oktobro 2019 ŝia preleglisto enhavas 60 titolojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Verkoj
[redakti | redakti fonton]Echanges de classes clé en main (Klasointerŝanĝoj ŝlosilo enmane). Eldonisto: kantono Neŭŝatelo. En la franca.
Le suisse allemand, tu vas l'entendre et tu vas le comprendre! (La svisgermana dialekto: vi aŭdos ĝin kaj komprenos ĝin!). Eldonisto: Fondaĵo ch en Soloturno. En la franca.
Plie ŝi verkis kaj eldonis en la jaro 2009 libreton Afrikanoj kaj mi. En Esperanto.
En 2013 ŝia teatraĵo verkita kun samvilaĝano D. Favre, Tout Doux Tout Doubs, estis trifoje prezentita en la vilaĝo Les Brenets. La vorto Doubs estas la nomo de la rivero, kiu en Les Brenets formas la limon inter Svislando kaj Francio. En la franca kun du mencioj de Esperanto.
Ŝi kunlaboras kun Hubert Guézo, beninano, en la verkado de libroj en la franca pri afrika kulturo: Je colorie l'Afrique, C'est l'Afrique que j'aime, Mots des têtes d'Afrique et d'ailleurs. Eldonejo Daadacolor.
En 2017 aperis Fahrtrichtung Esperanto Klaus Friese, Eldonejo Allsprachendienst, Uster, CH, kun kontribuoj de Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ.
Vidu ŝian blogon: dulingva blogo fr kaj eo kaj (de 2020) https://mirejo2020.blogspot.com/
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] La dulingva unua blogo de Mireille Grosjean (2008-2009, ĉefe Japanio )
- [2] La dulingva dua blogo de Mireille Grosjean (2009 Kanado)
- [3] La dulingva tria blogo de Mireille Grosjean (2009 - )
- [4] 20minuta elsendo kun Mireille Grosjean
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Youtube-kanalo de ILEI
- Youtube-kanalo de Mireille Grosjean
- Youtube-kanalo de Scio Sen Bariloj
|