François Boucher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Boucher
Paŝtela portreto de Boucher, fare de Gustav Lundberg
Paŝtela portreto de Boucher, fare de Gustav Lundberg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1703 (1703-09-29)
en Parizo
Morto 30-an de majo 1770 (1770-05-30) (66-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo François Boucher
Familio
Edz(in)o Marie-Jeanne Boucher
Infanoj Marie-Émilie Boucher • Jeanne-Élisabeth Victoire Deshays • Juste-Nathan François Boucher
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • tapestry designer • ilustristo • gravuristo per akvaforto • desegnisto • exlibrist
Verkoj Blond Odalisque
Portraits of Madame de Pompadour
La Naissance de Vénus
Madame Bergeret
vdr
Madame de Pompadour, pentraĵo de 1750
Portreto de Marie-Louise O'Murphy ĉ. 1752

François BOUCHER [buŝe] (La 29-an de septembro 1703 en Parizo - La 30-an de majo 1770 samloke) estis franca pentristo de la 18-a jarcento. Li estas tipa reprezentanto de la rokoko-movado. Post trejnadperiodo ĉe François Lemoyne, li gajnis la premion de Romo en 1720, kaj restadis en Italio el 1727 ĝis 1731.

Post sia reveno al Francio, li fariĝis tre sukcesa kaj obtenis la favoron de Madamo de Pompadour, la ĉefa amantino de Ludoviko la 15-a. Boucher estis oficiale akceptita kiel membro en la Reĝan Akademion pri Pentrado kaj Skulptarto en 1734. Li sekvis Carle Vanloo kiel "unua pentristo de la Reĝo" ĝis 1765.

Boucher precipe pentris kamparajn aŭ mitojn pejzaĝojn, ĉiuj demonstrante gracian virtuozecon. Liaj plej malfruaj verkoj estas klare voluptemaj, kaj bildigas kvazaŭ idilian mondon. Lia stilo restis elstara kaj laŭmoda ĝis la alveno de novklasikismo.