Pál Jankó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Jankó
Persona informo
Naskonomo Jankó Pál
Naskiĝo 2-an de junio 1856 (1856-06-02)
en Tata
Morto 17-an de marto 1919 (1919-03-17) (62-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Lingvoj EsperantoIdo
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioOtomana Imperio
Okupo
Okupo muzikistoinventistoesperantisto • muzikologo • pianistoidistoinĝeniero
Verkoj Janko-klavaro
vdr

Pál Jankó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jankó Pál, ekster Hungarlando plej ofte Paul de Janko, estis hungara pianisto kaj inventisto. Li estis Esperantisto, sed poste fariĝis idisto, kaj disvolvis agadojn en tiu movado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Jankó [1] naskiĝis la 2-an de junio 1856 en Tata (Hungario), li mortigis sin la 17-an de marto 1919 en Konstantinopolo.

Piano de Pál Jankó
Desegnaĵo pri la piano

Pál Jankó studis pianludadon en Vieno de Anton Bruckner, poste matematikon kaj pianludadon en Berlino en la lernojaro 1881 de Hermann von Helmholtz. En 1882 Jankó akiris patenton pri nova piano, kie la klavaroj estis terase en ses vicoj. Ties avantaĝo estis tio, ke distancoj inter la oktavoj estis pli mallongaj, eĉ la nova piano havis pliajn efektojn. Li faris propagandajn vojaĝojn prezentante la pianon en koncertoj. En 1905 en Vieno societo formiĝis pri la nova piano, en la sekva jaro oni komencis instrui la novan sistemon en Berlino, tamen la piano ne disvastiĝis. Norvega pianisto Tekla Nathan Bjerke estis lernanto de Jankó kaj ludis multajn koncertojn en Norvegio uzante tiun instrumenton.

Jankó akiris postenon en Vieno, iom poste en 1892 li ekhavis postenon en banko en Konstantinopolo, kie li disvolvis inventojn pri fotado kaj li ellaboris proponon por reformo de la turka skribo. Li okupiĝis ankaŭ pri internaciaj lingvoj. En 1904 li prenis la turkan ŝtatanecon.

Li estis unu el la pioniroj de Ido. En la 16-a de aŭgusto 1909, okaze de l' unua elekto, kiu establis la Ido-Akademion, li iĝis akademiano kaj restis tiu ĝis sia morto. En la jaroj 1912-1913 li estis sekretario de l' Akademio.

Dum sia idistaj jaroj li loĝis kaj laboris ne plu en Aŭstrio-Hungario sed en Turka Imperio.

Flago kun stelo

Jankó kreis la nunan Ido-stelon (simbolo de Ido), blankan stelon ses-pintan je helblua fono. En 1922 la tiel-nomita "Janko-stelo" anstataŭigis la malnovan ses-pintan stelon.

Li ricevis premion (medalon) en 1893.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az önoktatás módszere a Jankó-zongorán (1888)
  • Mittheilungen über die Jankó-Claviatur (1890)
  • Az ismétléssel képezett combinatiókról (1894)
  • Über mehr als 12 stufige gleichschwebende Temperaturen. Beiträge zur Akustik und Musikwissenschaft (1901)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]