Paul Potts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Potts
La kantanta Paul Potts
La kantanta Paul Potts
Bazaj informoj
Naskonomo Paul Robert Potts
Naskiĝo 13-an de oktobro 1970 (1970-10-13) (53-jaraĝa)
en Bristolo
Ĝenroj klasika muziko, opera muziko
Tipo de voĉo tenoro
Aktivaj jaroj 2007 - nuntempo
Eldoninto Sony BMG, Syco
Retejo Paul Potts.com
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Sankta Marko kaj Sankta Johano
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://paulpottsofficial.com
vdr

Paul POTTS (13-a de oktobro 1970 en Bristol) el Port Talbot en Suda Kimrio) estas brita tenoro, kiu akiris monadan konatecon en 2007, per partopreno kaj gajno en la angla Castingshow Britain’s Got Talent de la televida kanalo ITV.

Potts devenas el simpla familio, li mem trejnis sian kantovoĉon per private financita edukado. Li aperis en 1999 en la brita talent-serĉa programo My kind of Music, vestita kiel Pavarotti kaj gajnis £ 8.000. Per helpo de tiu monsumo, li partoprenis en Nord-Italio pluan edukadon, en operlernejo. Lin edukis inter aliaj Luciano Pavarotti, Vilma Vernocchi kaj Katia Ricciarelli kaj estis akceptita en la majstrolernejon de Luciano Pavarotti. Por la edukado, li pagis ĉ. £ 18.000.

Inter 1999 kaj 2003, li prezentis sin sur scenoj kiel tenoro, senpage. Li ludkantis en la amatora opero Bath Opera en 2001 kiel Don Carlos en la opero Don Carlos kaj kiel Radames en opero Aida, ĉiu de Giuseppe Verdi. Kvankam liaj sinprezentoj estis spekteblaj en la televido kaj radio, oni ne priatentis lin.

Pro malfacilaj sortobatoj kaj financaj problemoj, li finis tiurilatan agadon en 2003. Ekde tiam ĝis junio de 2007, li laboris kiel vendisto en Tesco (ĝis 2005) kaj poste kiel poŝtelefona vendisto en The Carphone Warehouse. En 2006, li iĝis gvidanta dungito.

Li paŝis surscenen la 8-an de junio 2007 – post trijara paŭzo – kaj prezentis mallongan arion Nessun dorma de Giacomo Puccini. Kvankam lia prezento estis kritikita fare de la ĵurio (Simon Cowell, Piers Morgan kaj Amanda Holden) kaj la publiko, sed baldaŭ li – la 14-an kaj 17-an de junio) atingis sukcesojn per Con te partirò de Francesco Sartori kaj plena Nessun Dorma kaj gajnis la konkuron.

Li povas danki la mond-konatecon grandparte al YouTube. Potts ricevis monpremion de £ 100.000 kaj eblecon prezenti sin la 3-an de decembro en Royal Variety Performance 2007 antaŭ la brita reĝino Elizabeta la 2-a.

Li ricevis de Simon Cowell kontrakton ĉe Sony BMG, en valoro de £ 1.000.000.

Paul Potts estas ekde 2003 vivas en geedzeco kun Frau Julie-Ann, kiun li konis en interreto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]