Joshua Reynolds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joshua Reynolds
Persona informo
Joshua Reynolds
Naskiĝo 16-an de julio 1723 (1723-07-16)
en Plympton
Morto 23-an de februaro 1792 (1792-02-23) (68-jaraĝa)
en Londono
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Hele's School vd
Subskribo Joshua Reynolds
Familio
Patro Samuel Reynolds vd
Patrino Theophila Potter vd
Gefratoj Frances Reynolds • Mary Palmer • Elizabeth Johnson vd
Edz(in)o
Parencoj John Reynolds vd
Profesio
Okupo pentristo • verkisto • artkolektanto vd
Laborkampo portreto vd
Aktiva en LondonoAntverpenoBruĝoBruseloGentoLieĝoOstendoParizoKolonjoDuseldorfoBolonjoFlorencoLivornoNapoloRomoVenecioAmsterdamoHagoLisbonoPlymouth vd
Verkado
Verkoj Captain Arthur Blake vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joshua REYNOLDS (naskiĝis la 16-an de julio 1723 - mortis la 23-an de februaro 1792) estis brita pentristo kaj portretisto de la 18-a jarcento. Li estis la unua prezidento de la brita Reĝa Akademio (Royal Academy).

La statuo de Joshua Reynolds antaŭ la Reĝa Akademio de Arto en Londono

Joshua Reynolds naskiĝis en la graflando Devon, en Plympton St Maurice, kaj estis lernoknabo en la ateliero de Thomas Hudson ekde 1740 ĝis 1743. Li restadis en Italio inter 1749 kaj 1752, ĉefe en Romo. Post sia reveno al Londono en 1753, li rapide fariĝis unu el la plej renomaj pentristoj koncerne portretojn dum tiu periodo, kune kun sia rivalo Thomas Gainsborough.

Reynolds estis interalie la amiko de Oliver Goldsmith, Edmund Burke, David Garrick kaj Angelica Kauffmann. Li perdis sian maldekstran okulon en 1789, kaj mortis en 1792 en Londono. La pentristo estas entombigita en la katedralo Sankta Paŭlo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]