Buster Edwards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buster Edwards
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1931 (1931-01-27)
en Lambeth
Morto 28-an de novembro 1994 (1994-11-28) (63-jaraĝa)
en Lambeth
Mortokialo pendumo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr

Ronald "Buster" EDWARDS (* 27-an de januaro 1931, † 28-an de novembro 1994, Londono) estis iama boksisto kaj noktklubestro. Li apartenis al la bando de Bruce Reynolds, kiu organizis la grandan trajnprirabon de 1963.

Longe li sukcesis eviti kaptiĝon kaj fuĝis al Meksiko, kie li vivis kelkan tempon kune kun Bruce Reynolds. Sed post tri jaroj li ne plu eltenis la daŭran kamufladon kaj fuĝadon kaj sopiris hejmen. Li kapitulacis kaj transdonis sin mem al Scotland Yard. Edwards ricevis verdikton de 15 jaroj da mallibero. Post la reliberigo en 1980 li havis florbutikon ĉe Stacio Waterloo.

En 1988 aperis tragikomika filmo Buster pri lia vivo, la rabado kaj la fuĝado, kun Phil Collins kiel ĉefaktoro.

En 1994 li mem mortigis sin en sia garaĝo, supozeble pro financaj zorgoj.