Ĝibran Ĥalil Ĝibran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝibran Ĥalil Ĝibran
Persona informo
جُبْران خَليل جُبْران
Naskonomo جُبْران خَليل ميخائيل سَعْد جُبْران
Naskiĝo 6-an de januaro 1883 (1883-01-06)
en Bsharri, Mount Lebanon Mutasarrifate,  Otomana Imperio
Morto 10-an de aprilo 1931 (1931-04-10) (48-jaraĝa)
en Novjorko,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozotuberkulozokancero vd
Tombo Bsharri vd
Etno Libanano vd
Lingvoj arabaamharafrancaangla vd
Loĝloko Tenth Street Studio Building vd
Ŝtataneco Otomana Imperio • State of Greater Lebanon • Lebanese Republic under French mandate vd
Alma mater Académie Julian vd
Subskribo Ĝibran Ĥalil Ĝibran
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo verkisto • poeto • pentristo • filozofo vd
Aktiva dum 1902–1931 vd
Verkado
Verkoj La Profeto ❦
Broken Wings ❦
Sand and Foam ❦
The Processions vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝibran Ĥalil ĜIBRAN aŭ Ĵubran Ĥalil Ĵibran (araba.: جبران خليل جبران ;prononco: ĵubran ĥalil ĵibran; IFA: [ʒʊˈbrɑːn xæˈliːl ʒʊˈbrɑːn] aŭ [ʒɪˈbrɑːn xæˈliːl ʒɪˈbrɑːn] ) (n. 6-a de januaro 1883 en Libano – m.10-a de aprilo 1931 en Nov-Jorko) - libana kaj usona poeto, filozofo, artisto kaj verkisto kiu famiĝis pro, inter alie, siaj verkoj La Profeto (1923) kaj Jesuo, la Filo de la Homo (1928). Reprezentanto de siri-usona skolo en literaturo. Li kombinis partojn de okcidenta kaj orienta mistiko.

portreta foto ĉ. el 1898, do la junulo estis 15-jara

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĥalil Gibran naskiĝis en maronita urbeto sur la teritorio de hodiaŭa Libano. Lia avo estis maronita kleriko. Li devenis de malriĉa familio. Unusola edukiteco, kiun povus certigi al li la gepatroj estis lernado ĉe pastro, kiu transdonis al li bibliajn saĝecojn, instruis la araban kaj sirian lingvojn.

En 1895 li elmigris kun la familio al Usono, setliĝante en Bostono. Tiam li ŝanĝis usoneske sian nomon al Khalil Gibran. En 1904 en Bostono okazis lia unua ekspozicio. Dum ties inaŭguro li ekkonis unu el la plej gravaj virinoj en sia vivo, Mary Elizabeth Haskell. Oficiale dum la tuta vivo ili estis geamikoj, sed la korespondaĵo, publikigita post jaroj, montras ilian veran proksimecon.

En 1908 Gibran forveturis por du jaroj al Parizo, kie li studis la arton kune kun Auguste Rodin.

En 1912 li ekloĝis en Novjorko, kie li verkis arablingve kaj pentris. Ekde 1918 plimulton de siaj verkon li eldonis jam angle.

Li mortis en la aĝo de 48 jaroj pro cirozo, kaj estis entombigita en sia familia urbo, Bŝarri, kie nun troviĝas muzeo dediĉita al li.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia poezia verkaro estis tradukita al pli ol 25 lingvoj. La poemo "You Have Your Language and I Have Mine" (1924) estis publikigita responde al kritiko de lia araba lingvo kaj stilo kiu reflektis la ordinaran lingvon kiun li aŭdis kiel infano.

Liaj libroj esprimas kredon je justeco, boneco, libereco, kaj revolucio kontraŭ tradicioj kombinante okcidentan kaj orientan mistikismon. Liaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj troveblas ĉie en la mondo[1]. Lia ĉefverko kiun li verkis en 1923 estas The Prophet (La Profeto) kiu estas konsiderata reprezenti la pinton de lia filozofio, tradukita al pli ol 100 lingvoj. La populareco de La Profeto kreskis rimarkeble dum la 1960-aj jaroj kun la usono kontraŭkulturo kaj kun la florado de la Novepokaj movadoj (angle: New Age).

En 1904, Ĝibran komencis verki artikolojn por la araba gazeto Al-Mouhajer. Ĉiuj liaj porjunularaj libroj estis verkitaj en la araba, sed post 1918 la plej granda parto de ili estis publikigitaj en la angla.

Kvankam edukite kiel maronita kristano, Ĝibran, kiel arabo, estis influita ne nur de sia propra religio sed ankaŭ de Islamo, precipe de la mistikismo de la sufioj. Tial multaj el la verkoj de la verkisto traktas kristanismon kaj spiritan amon, kvankam lia verkaro estis ankaŭ influita de islamo, judismo kaj sufiismo.

En la angla[redakti | redakti fonton]

  • 1905 The Music.
  • 1908 Spirits Rebellious.
  • 1912 The Broken Wings.
  • 1914 A Tear and A Smile.
  • 1918 The procession.
  • 1918 The Madman.
  • 1920 The Forerunner.
  • 1923 The Prophet.
  • 1926 Sand and Foam.
  • 1928 Jesus, the Son of Man.
  • 1931 The Earth Gods.
  • 1932 The Wanderer.
  • 1933 The Garden of the Prophet.
  • 1933 Lazarus and his Beloved.
  • 1947 Secrets of the Heart.

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Kahlil Gibran. 1883–1931. Poetry Foundation.