Nicholas Winton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicholas Winton
Persona informo
Naskonomo Nicholas George Wertheim
Naskiĝo 19-an de majo 1909 (1909-05-19)
en Hampstead
Morto 1-an de julio 2015 (2015-07-01) (106-jaraĝa)
en Slough
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Stowe School
Familio
Infano Barbara Winton
Okupo
Okupo business broker • bankisto • filantropomilitisto • rezistobatalanto • humanitaristo
TTT
Retejo https://www.nicholaswinton.com/
vdr
Sinjoro Nicholas Winton en Prago, 2007
La grupo de "la infanoj" de Nicholas Winton, dum la jaro 2007
Nicholas Winton en oktobro de 2007.

Sinjoro Nicholas WINTON (naskiĝis la 19-an de majo 1909, mortis la 1-a de julio 2015) estis brito, kiu organizis la savon de 669 judaj infanoj el Ĉeĥoslovakio antaŭ la komenco de la dua mondmilito.

Li organizis ilian transporton per ok trajnoj de Prago al Londono. La naŭa kaj plej grava konvojo neniam povis eliri el la stacidomo de Prago pro la komenco de la milito la 3-an de septembro 1939. La 250 infanoj, kiuj devintus foriri per ĝi, ĉiuj malaperis. Tiu heroa gesto restis nekonata dum duona jarcento ĝis 1988. Dum 50 jaroj la infanoj ne sciis, kiu savis ilin. La afero konatiĝis nur kiam lia edzino Greta malkovris ledan tekon en subtegmentejo, enhavanta libron kun listo de la infanoj kaj leteroj de iliaj gepatroj.

Nicholas Winton estis nobeligita de la reĝino Elizabeto la 2-a en decembro 2002 pro servoj al homaro.

Savado de la infanoj[redakti | redakti fonton]

Nicholas Winton, tiam 29-jara oficisto ĉe la London Stock Exchange, vizitis Pragon, Ĉeĥoslovakion fine 1938 invitita de amiko al la brita ambasado. Alveninte, la brita teamo laborante en la ĵus starigitaj rifuĝintejoj, petis lin helpi.

Li restis nur du semajnojn en Prago, sed estis alarmita pro la granda nombro de rifuĝantoj endanĝerataj pro la baldaŭa nazia invado. Li tuj rekonis la ontan danĝeron kaj kuraĝe decidis fari ion ajn por savi la infanojn de la nazia potenco.

"La komisiono pri maljunuloj kaj malfortuloj en la rifuĝintejoj diris ke neniu faris ion ajn por la infanoj", memoris Nicholas Winton.

Li starigis oficon ĉe manĝotablo en sia hotelo ĉe Venceslaa Placo en Prago. Oni aŭdis pri la "anglo ĉe Venceslaa placo" kaj gepatroj amase venis al la hotelo por konvinki lin enlistigi iliajn gefilojn antaŭ la germana invado en Ĉeĥoslovakion. "Ŝajnis senespere", diris li jarojn poste, "ĉiu sentis, ke al ili estis plej urĝe". Sed Winton sukcesis starigi organizon por la ĉeĥa infantransporto en Prago komence de 1939 antaŭ ol li hejmenveturis al Londono por trakti necesaĵojn el Britio.

Reveninte al Londono, li tuj ekorganizis transportojn por forveturigi la infanojn el Ĉeĥoslovakio, kunlaborante kun la brita komitato pri rifuĝantoj kaj la ĉeĥoslovaka vojaĝagentejo Čedok. Laborante tage kaj nokte, li konvinkis la britan departementon pri internaj aferoj (Home Office) enlasi la infanojn. Por ĉiu infano li devis trovi anstataŭontajn gepatrojn kaj 50-pundan garantion, tiam granda sumo. Li devis ankaŭ trovi monon por pagi la transporton, kiam la gepatroj ne povis pagi.

Dum la naŭ monatoj, kiam la milito daŭre alproksimiĝis, Nicholas Winton sukcesis organizi transporton de 669 infanoj per ok trajnoj de Prago al Londono (malgranda grupo de 15 veturis per avio al Svedio). La naŭa trajno, la plej granda transporto, devis foriri el Prago la 3-an de septembro 1939, sed tiun tagon Britio eniris la militon kaj la trajno neniam foriris el la stacio. "Dum horoj post la anonco, la trajno malaperis", memoris Winton poste. "Neniu el la 250 infanoj en ĝi reaperis. Tiun tagon 250 familioj atendis vane en Liverpool Street. Se la trajno fruintus unu tagon, ĝi alvenintus. Pri ne unu el tiuj infanoj oni aŭdis denove, kio estas aĉa sento."

Neniu el la infanoj, kiuj devis fuĝi dum tiu tago supervivis la sekvajn jarojn. Poste, ankaŭ pli ol 15.000 ĉeĥaj infanoj estis mortigitaj.

Nicholas Winton neniam forgesis la vidon de la infanoj alveninte en la londona stacio Liverpool-strato. Ĉiu portis ĉirkaŭkole numeroŝildon. Unu post la alia la novaj gepatroj akceptis la rifuĝintajn infanojn kaj veturigis ilin hejme, savinte ilin de la genocido, kiu konsumis iliajn familiojn hejme en Ĉeĥoslovakio.

Oficiala rekono[redakti | redakti fonton]

Nicholas Winton, unu el la kaŝitaj herooj de la dua mondmilito, konata kiel la Schindler de Britio, estas konsiderita la patro, kiu savis multajn "siajn" infanojn de la naziaj mortejoj. Vera Gissing, unu el la infanoj savitaj de Winton, verkis lian biografion kaj scenarigis la filmon Nicholas Winton - the Power of Good, kiu gajnis la Emmy-premion en 2002. Ŝi diris: "Li savis la plej grandan parton de la judaj infanoj de mia generacio en Ĉeĥoslovakio. Tre malmultaj el ni renkontis niajn gepatrojn denove: ili pereis en la koncentrejoj. Se ni ne estus forveturigitaj, ankaŭ ni estus mortigitaj kun ili." La dokumenta filmo estis direktita de Matej Mináč, kiu jam kreis alian filmon pri Nicholas Winton titolita All My Loved Ones en 1998.

En septembro 2001 Nicholas Winton estis la honora gasto de la film-premiero en Prago. Li estis invitita de la ĉeĥa prezidento Václav Havel kaj ĉirkaŭ 250 el la 669 savitaj infanoj estis atenditaj. La biografio, Nicholas Winton and the Rescued Generation (N.W. kaj la savita generacio), de Muriel Emmanuel kaj Vera Gissing (Vallentine Mithchell Press) estis publikigita en 2001. Winton insistis, ke li ne estis iu speciala, aldonante "Mi nur vidis tion, kio okazis, kaj mi faris tion, kion mi povis por helpi."

Sed la supervivinta Vera Gissing diris: "Mi ŝuldas al li mian vivon kaj tiun de miaj gefiloj kaj genepoj. Mi feliĉis foriri, kiam mi iris, kaj la bonŝanco danki al Nicky estis la plej altvalora momento en mia vivo."

La supervivantoj, kvankam multaj estas nun geavoj, daŭre nomas sin infanoj de Winton.[1][rompita ligilo]

Nicholas Winton loĝas en Maidenhead, Britio. Li ricevis la honoran titolon de MBE (membro de la Brita Imperio) en 1983 pro sia karitativa laboro kun maljunuloj. Dum somero 1998, evento nomita "Thank You Britain" (dankon, Britio) estis sponsorita de la ĉeĥa ambasadoro en Britio por omaĝi tiujn, kiuj helpis al rifuĝintoj setli en Britio. En Ĉeĥoslovakio li ricevis la medalon "Libero de la urbo Prago" kaj la 28-an de oktobro 1998 Václav Havel, prezidento de la Ĉeĥa Respubliko, honore donis al li la Ordenon de T. G. Masaryk dum granda ceremonio en la burgo de Prago. En decembro 2002 Winton estis farita Kavaliro de la Reĝino Elizabeto la 2-a pro servoj al homaro.

Winton naskiĝi, kiel filo de konvertitaj judaj gepatroj kaj baptiĝis. (Li insistas, ke lia deveno havas nenian rilaton al lia helpemo al la infanoj de Ĉeĥoslovakio.) Pro tio, li ne povas esti rekonata kiel unu el la justuloj inter la popoloj en Yad Vashem. Sed tio ne gravas al Winton, li konsideras siajn agojn tute ne eksterordinaraj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

The Winton-Train / La Winton-Trajno, en 2009.

En 1997 Matej Mináč, slovaka filmisto produktis la filmon "All My Loved Ones" (ĉiuj miaj karuloj), kiu enhavas scenon kun Winton je la fino. Tiu sceno efikis tiom forte, ke Mináč decidis verki dokumentaran filmon pri la vivo de Winton. Tiu filmo titolita "Nicholas Winton - The Power of Good" (la forto de bono) estis produktita de Bessel Kok kaj ricevis Emmy-premion en 2002.

En 2001 Charles kaj Rita Gelman el Ann Arbor (Miĉigano, Usono) vizitis Ĉeĥoslovakion iom post la 11-a de septembro. Tiam ili renkontiĝis kun Matej Mináč kaj spektis la filmon. Post tio la geedzoj decidis montri tiun filmon al ĉiuj studentoj en Usono. Hodiaŭ la "Gelman Educational Foundation" distribuas la filmon senpage al edukantoj tra Nord-Ameriko.

Winton Train[redakti | redakti fonton]

La Winton Train/Winton Trajno
Statuogrupo en Prago
La rememoriga festo, en julio 2015, en la ĉefa stacidomo de Prago ligita kun la inaŭguro de la monumento, la statuogrupo
La rememoriga festo, en julio 2015, en la ĉefa stacidomo de Prago ligita kun la inaŭguro de la monumento, la statuogrupo

Je la 1-a de septembro 2009 je 9:01 forveturis de ĉefa stacidomo en Prago trajno nomata Winton Train/Winton Trajno al Londono (vidu la apudan foton). Eskterordinara trajno kun historiaj vagonoj kaj vaporaj lokomotivoj veturis tra sama vojo kiel en jaro 1939 kiel kunmemoro al trajno, kiu ne povis forveturi pro komenco de milito. Sir Nicholas Winton ne ĉeestis la vojaĝon de Prago, sed atendis ĉiujn veturantojn en Londono. Tiam estis prezentita solene statuogrupo de Sir Nicholas Winton kun infanoj (vidu la apudan foton).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nicholas Winton and the Rescued Generation (N.W. kaj la savita generacio), Muriel Emmanuel kaj Vera Gissing, Vallentine Mithchell Press, 2001
  • Poizner, Susan. "Winton's Wartime Gesture", The Jerusalem Report, (31-an de aŭgusto 1998)
  • BBC News. "Honour for ‘British Schindler‘", (26-an de septembro 2002)
  • CNN, "British ‘Schindler‘ gets knighthood", (31-an de decembro 2002)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.