De Bello Gallico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De Bello Gallico
literatura verko • verko pri historio
Aŭtoroj
Aŭtoro Aulus Hirtius, Julio Cezaro
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato -58
Eldonejo Julio Cezaro
Ĝenro nefikcia literaturopropagandoaŭtobiografio
vdr
C. Iulii Caesaris quae extant, 1678

De Bello Gallico (longa titolo Commentarii de Bello Gallico) nomiĝas raporto de la romania batalestro Julio Cezaro pri la gaŭla malpaco (58 ĝis 51/50 a.K.). Sciinde estas ke la verko, kiu ankaŭ prezentiĝas kiel la ĉeffonto al la bataloj de Cezaro, estas influita de la meminteresoj de la verkinto kaj tial laŭ histori-scienco ne senproblema. Laŭ literatur-scienco la verko ankaŭ estas valorega. Ĝi evoluigis estimindan efekton kaj ĝis nun apartenas al la ĉefverkaro de la latina literaturo.

La nomo commentarii estas nedirekte per pluraj antikaj raportoj pruvita. Laŭ tiuj, Caesar nomis sian verkon Commentarii rerum gestarum Galliae resp. Gallici belli.

La commentarii de Cezaro konsistas el ok libroj, kies lasta ne venas de li sed de lia amiko, alta oficiro kaj persona sekretario Aulus Hirtius, kiu tiel volis plenigi la malplenaĵon inter la galla malpaco kaj la civita malpaco, kiun Cezaro priskribis en sia verko De Bello Civili. Cezaro verkis ĝin antaŭ la fino de la milito (52/51 a.K.), certe helpate de skribaĵoj, ekzemple de liaj raportoj al la senato.