Boris Vian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Vian
Boris Vian (1920-1959)
Boris Vian (1920-1959)
Persona informo
Boris Vian
Naskonomo Boris Paul Vian
Naskiĝo 10-a de marto 1920
en Francio Ville-d'Avray, Francio
Morto 23-a de junio 1959
en Francio Parizo, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Q83375976 vd
Nacieco franca
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Edukado Inĝeneriaj sciencoj
Alma mater École Centrale des Arts et Manufactures
Familio
Gefratoj Alain Vian vd
Edz(in)o Michelle Vian • Ursula Kübler vd
Amkunulo Hildegard Knef vd
Infanoj Patrick Vian • Carole Vian vd
Profesio
Alia nomo Vernon Sullivan
Okupo Verkisto, kantisto, tradukisto, muzikisto
Laborkampo teatra arto • muzikodramoĵurnalismotraduko • aktorado • literatura kritikopentrado • literary activity • prozo vd
Aktiva dum 1945-1959
Verkado
Ĝenroj Romano, poezio, teatro, kanzono
Verkoj L'Écume des Jours, L'Automne à Pékin, Le Déserteur
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boris VIAN (naskiĝis la 10-an de marto 1920 en Ville-d'Avray (Hauts-de-Seine; vilaa antaŭurbo de Parizo), mortis pro kora infarkto la 23-an de junio 1959 en Parizo) estis franca verkisto, inĝeniero, inventisto, poeto, kant-verkisto, kritikisto kaj ĵazisto, krome parolisto, scenaristo kaj tradukisto. Krom sub lia vera nomo li ankaŭ publikigis librojn sub la pseŭdonimoj Vernon Sullivan kaj la anagramaj Bison Ravi, Baron VisiBrisavion.

Post lia morto, Vian fariĝis unu el la herooj de la studenta ribelo de la 1960-aj jaroj, ĉefe en Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel knabo, lin tro kovis liaj gepatroj pro kor-malsano. Li parolos pri tio en L'Herbe Rouge (La ruĝa herbo) kaj eĉ pli en L'Arrache-cœur (La kor-elŝiranto).

En 1939 Vian eniris la inĝenieran lernejon "École Centrale des Arts et Manufactures". Poste li laboris kiel inĝeniero en la prinorma franca asocio (AFNOR) ĝis 1946. Tiutempe li profitis la libertempon por verki kaj muziki.

Vian vizitis parizajn kafejojn, kie li renkontis la tiamajn intelektulojn kaj artistojn: Jean-Paul Sartre, Raymond Queneau, Simone de Beauvoir, Juliette Gréco, Marcel Mouloudji, Miles Davis k.a.

Pro lia unua verko J'irai cracher sur vos tombes (Mi iros kraĉi sur viaj tomboj, 1946), aperinta sub la plumnomo Vernon Sullivan, li estis kondamnita en 1950. Sub la pseŭdonimo Vernon Sullivan li ankaŭ skribis Les morts ont tous la même peau (Mortintoj ĉiuj havas la saman haŭton), Et on tuera tous les affreux (Kaj ni mortigos ĉiujn naŭzulojn) kaj Elles se rendent pas compte (Ili ne konsciiĝas).

Sed se tiuj verkoj ebligis lin gajni monon, ili kaŝis liajn aliajn verkojn publikigitajn sub lia vera nomo. Suferante pro tio, li decidis ĉesi la verkadon.

Ĵaz-fervorulo, li muzikis, laboris ĉe la firmao Philips kaj kronikis en la ĵaz-gazeto Jazz Hot. Henri Salvador diris pri li: "li amis ĵazon, vivis nur por ĵazo kaj parolis en la ĵaza lingvo".

1951 kaj 1952 estis malfacilaj jaroj por Vian. Li ĵus estis forlasanta sian unuan edzinon kaj malfacile vivis per siaj tradukoj en eta ĉambro. Li ne plu povis pagi la impostojn. Sed dank'al lia amika kunlaboro kun la kolegio de sciencoj pri elpensaĵaj solvadoj, li povas liberpense krei inventaĵojn. En 1954 li edziĝis duan fojon, ĉi-foje al Ursula Kübler.

Vian ankaŭ okaze aktoris en teatraĵoj kaj en kelkaj filmoj.

Je la mateno de la 23-a de junio 1959, Vian spektis filmon adaptitan el unu el siaj verkoj. Li tre ofte diris, ke li malŝatus tiun filmon kaj kelkaj minutoj post la eko li - kormalsana de juneco - mortis pro infarkto, eble pro ekscitiĝo aŭ ĉagreno pri la filmo, havinta nur 39 jarojn.

Rekte post lia morto oni ekforgesis Vian. Tamen oni remalkovris lin kaj lia famo pliboniĝis post la junulara revolto de Majo 1968. La junuloj ŝatis lin pro lia eterna juneco, en kiu ili sin rekonas kaj li fariĝis idolo de tuta generacio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis dek unu romanojn, kvar poezio-librojn, plurajn teatraĵojn, novelojn, multajn primuzikajn kronikojn, kino-scenarojn, centojn da kanzonoj (por Serge Reggiani kaj Juliette Gréco interalie) ktp.

La romanoj verkitaj sub lia propra nomo estas pli fantaziaj, burleskaj kaj poeziaj. La plej konataj estas L'Écume des jours (La ŝaŭmo de l' tagoj) kaj L'Automne à Pékin (Aŭtuno en Pekino).

Lia plej konata kanzono estas Le Déserteur de 1954, kontraŭmilitarista kanto, verkita dum la fino de la Unua Hindoĉina Milito kaj ne longe antaŭ la komenco de la milito de Alĝerio. Pro tiu kanzono, kiu alvokas al dezertado dum koloniaj militoj de Francio, li estis minacata de francaj dekstruloj. Ĝi fariĝis pli fama nur post lia morto.

Romanoj kaj noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Kiel Boris Vian:
    • L'Écume des jours (La Ŝaŭmo de Tagoj) 1947
    • L'Automne à Pékin (Aŭtuno en Pekino) 1947
    • Vercoquin et le plancton 1947
    • Les Fourmis (La formikoj, noveloj) 1949
    • L'Herbe rouge (La ruĝa herbo) 1950
    • Le Ratichon baigneur (noveloj) 1950
    • L'Arrache-cœur 1953
    • Troubles dans les Andains 1966
    • Le Loup-garou (noveloj) 1970
    • Les Lurettes fourrées (noveloj)
  • Kiel Vernon Sullivan:
    • J'irai cracher sur vos tombes 1946
    • Les morts ont tous la même peau 1947
    • Et on tuera tous les affreux 1948
    • Elles se rendent pas compte 1950

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • L'Équarrissage pour tous (1947)
  • Le Dernier des métiers (1950)
  • Tête de Méduse 1951
  • Série Blême (1952)
  • Le Chasseur français (1955)
  • Le Goûter des généraux (1962)
  • Adam, Ève et le troisième sexe
  • Les Bâtisseurs d'empire ou Le Schmürz (La fondintoj de l'Imperio aŭ la Ŝmurc') (1957, unua sceneja prezento en 1959)
  • Cinémassacre ou les cinquante ans du septième art

Poezioj[redakti | redakti fonton]

  • Barnum's Digest 1948
  • Cantilène en gelée 1949
  • Je voudrais pas crever (postmorta eldono) 1962
  • Cent sonnets

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Manuel de Saint-Germain-des-Prés, 1951.
  • En avant la zizique ... Et par ici les gros sous, Le Livre contemporain, 1958.

Kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj:

  • Le Déserteur, 1954
  • La Complainte du progrès, 1955
  • La Java des bombes atomiques, 1955
  • Le Petit Commerce, 1955
  • Le Blouse du dentiste
  • Les Joyeux Bouchers
  • Fais-moi mal Johnny
  • L'Arbre des pendus
  • Mozart avec nous

Boris Vian en Esperanto[redakti | redakti fonton]

De lia kanzono Le Déserteur ekzistas tri Esperanto-tradukoj: La Dizertonto de Georges Lagrange rekte tradukita el la franca en 1956 kaj kantita de Ĵak le Puil sur la kasedo Danĝera ul', La Dizertinto de Renato Corsetti (nerekta traduko surbaze de itala traduko) kaj same La Dizertinto de Franko Luin.
La ŝaŭmo de l' tagoj, trad. Claude Longue Epée. Paris: Unuiĝo Franca por Esperanto, 2000. 2 kajeroj
En la albumo "PerVerse" de Serĝo Sir' ( SAT-EFK 2015) troviĝas du kanzonoj de Boris Vian, ne nur kanteble tradukitaj, sed prezentitaj sub formo de bildstrioj. Temas pri "Blus' de l' dentisto" (Blouse du dentiste) kaj "Pinĉadas" (Ça pince) kiujn franclingve ĉefe Henri Salvador kantis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]