Timothy Evans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timothy Evans
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1924 (1924-11-20)
en Merthyr Tydfil
Morto 9-an de marto 1950 (1950-03-09) (25-jaraĝa)
en HM Prison Pentonville
Mortokialo pendumo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo kamionisto
vdr

Timothy John EVANS (20-an de novembro 1924 - 9-an de marto 1950) estis plej verŝajne suferinto de la plej konata brita juĝistara eraro. Li estis ekzekutita pro murdo, kiun faris plej verŝajne lia najbaro John Christie. Lia afero kondukis fine al ĉesigo de la mortpuno kaj leĝigo de la aborto en Britio.

Evans ŝatis fabeli pri sia deveno, malregule vizitis la lernejon, kapablis legi kaj skribi nur sian nomon. Li laboris kiel ŝoforo post la lernado. Li edziĝis kun Beryl Susanna Thorley en 1947 kaj ili en 1948 translokiĝis en etaĝon de domo de 10 Rillington Place, North Kensington, Londono. En la teretaĝo loĝis John Christie kun sia edzino, en la meza etaĝo Mr. Kitchener, kiu dum la murdo estis en hospitalo. En la domo ekzistis nur po du ĉambroj por etaĝo.

La 10-an de oktobro 1948 naskiĝis filino de Timothy kaj Beryl (nome Geraldine Evans). Tio kaŭzis por ili financajn problemojn, post kiam Evans estis maldungita pro mensogoj. En tiu situacio konstatis Beryl Evans, ke ŝi estas denove graveda. Tio estis bazo por disputoj. La 10-an de novembro, Evans vizitis sian patrinon kaj asertis, ke la edzino kun la filino veturis al patro de Beryl al Brighton. Tion baldaŭ dubis parencoj de la edzino.

La krimkazo de Evans[redakti | redakti fonton]

Posttagmeze de 30-an de novembro 1949, Evans en policejo konfesis murdon de la edzino per abortigaĵo. Li asertis kaŝi la kadavron en kanalon, sed la polico ne trovis tion kaj eĉ la fermilon de la kanalo povis forigi nur kelko de policoj kune.

Evans tiem retiris la konfeson kaj deklaris, ke la abortigon faris Christie, kiun li volis nur vualigi. La kadavron kaŝis Christie. La denova dom-traserĉo trovis kadavron de Beryl kaj Geraldine, ambaŭ dronitaj. Evans konfesis la dronadon pro financaj problemoj.

La proceso okazis ekde la 11-a de januaro 1950 en Old Bailey. Tiam Evans retiris la konfesojn kaj asertis, ke Christie estis la droninto. Oni juĝis lin du tagojn poste je morto. La ekzekuto okazis la 9-an de marto 1950.

La krimkazo de Christie[redakti | redakti fonton]

Christie forlasis la luitan loĝejon la 20-an de marto 1953. La nova luanto (Beresford Brown) volis trakonstrui la kuirejon. Li trovis en la muro de alkovo kadavron de virino. Posta traserĉado de la domo trovis 4 virinajn kadavrojn kaj aliajn ostajn restaĵojn. Ili ĉiuj estis dronitaj. Pro la novaj faktoj, Evans estis pardonita postmorte en 1966 (1965?) kaj li estis deklarita senkulpa en 2004.