Aldehuela de Periáñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldehuela de Periáñez
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Campo de Gómara
Poŝtkodo 42180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 2° 18′ U (mapo)41.791388888889-2.3063888888889Koordinatoj: 41° 47′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 053 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldehuela de Periáñez (Provinco Sorio)
Aldehuela de Periáñez (Provinco Sorio)
DEC
Aldehuela de Periáñez
Aldehuela de Periáñez
Situo de Aldehuela de Periáñez
Aldehuela de Periáñez (Hispanio)
Aldehuela de Periáñez (Hispanio)
DEC
Aldehuela de Periáñez
Aldehuela de Periáñez
Situo de Aldehuela de Periáñez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldehuela de Periáñez [+]
vdr

Aldehuela de Periáñez [aldeŬEla deperiAnjez] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco, atribuita ankaŭ al centra komarko Frentes. La loknomo Aldehuela de Periáñez estas etimologie komprenebla kiel Domaro de P. (alude al iama loĝanto aŭ posedanto).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Aldehuela de Periáñez en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 33 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 160 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 21 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Aldehuela de Periáñez, Canos kaj Torretartajo. Ĝi estas inter Arancón kaj Renieblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Canos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Ankaŭ ŝtonminado de sabloŝtono el la Montaro Almuerzo. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]