Robert Andrews Millikan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Andrews Millikan
Nobel-premiito
Persona informo
Robert Andrews Millikan
Naskiĝo 22-an de marto 1868 (1868-03-22)
en Morrison
Morto 19-an de decembro 1953 (1953-12-19) (85-jaraĝa)
en San-Marino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Religio Kongregaciismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Oberlin College • Universitato de Ĉikago • Maquoketa Community High School vd
Familio
Edz(in)o Greta Millikan vd
Infanoj Clark Blanchard Millikan • Glenn Allan Millikan • Max Millikan vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Albert Abraham Michelson • Ogden Rood vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Andrews MILLIKAN (22-an de marto 1868, Morrison, Ilinojso, Usono19-an de decembro 1953, San Marino, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1923 pro laboro pri la baza elektra ŝargo kaj la lumelektra efiko.

Li studis en universitatoj de Berlino kaj Göttingen, poste li eklaboris en la Ĉikaga Universitato. Li faris tie en 1909 la faman oleo-gutan eksperimenton, per kiu li difinis valoron de la baza elektra ŝargo. Li konfirmis lumelektran ekvacion de Einstein, difinis precizan valoron de la Planck-konstanto.

Millikan en 1921 iĝis direktoro de la pasadena Fizika Instituto Norman Bridge de la Kalifornia Teĥnika Universitato. Li komencis tie eksperimenti pri kosmaj radioj. Li estis prezidanto de la plenuma komitato de la Instituto ĝis 1945, ĝis lia retiriĝo.