Joaquín Almunia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joaquín Almunia
Persona informo
Joaquín Almunia
Naskonomo Joaquín Almunia Amann
Naskiĝo 17-an de junio 1948 (1948-06-17) (75-jaraĝa)
en Bilbao
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Deusto • John F. Kennedy School of Government • Universitato de Parizo vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikistojuristo • universitata instruisto • ekonomikistoadvokato vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joaquín ALMUNIA AMANN (naskiĝis la 17-an de junio 1948 en Bilbao) estas hispana politikisto. Li interalie estis komisionano en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. Joaquín Almunia estas membro de la socialista partio PSOE de Hispanio.

Joaquín Almunia studis juron kaj ekonomikon en la Universitato de Deusto de Bilbao. Li kompletigis studojn en Parizo kaj en la Universitato Harvard. Li estis profesoro pri labora juro kaj pri socia asekuro en la Universitato de Alcalá de Henares. Inter 1972 kaj 1975, li laboris kiel ekonomikisto en la oficejo de la hispanaj Komerckameroj en Bruselo.

Li okupis diversajn postenojn en la socialista sindikato UGT (tradicie rilatita al la socialista partio PSOE), kaj estis la ŝarĝito pri ekonomiaj aferoj inter 1976 kaj 1979. En tiu jaro li fariĝis deputito.

Post la venko de la socialista partio en la ĝeneralaj balotoj de 1982, Felipe González nomumis lin ministro pri Laboro kaj Socia Asekuro. En 1986 ĝis 1991 li estis ministro pri Publika Administrado.

Inter 1994 kaj 1997 li estis la proparolanto de sia partio en la hispana Parlamento (Congreso de los Diputados).

En 1997, post la anonco de Felipe González ke li ne prezentos sian kandidatecon por la reelekto kiel ĝenerala sekretario en la 34-a Kongreso de la Partio, Almunia estis apogita de la antaŭa estraro, kaj fariĝis nova ĝenerala sekretario, kaj do ĉefa gvidanto de la partio. Tamen, por konfirmi sian popularecon, li preferis organizi internajn demokratajn balotojn por elekti la kandidaton de la partio al la sekvaj parlamentaj balotoj. Je granda surprizo, aperis alia kandidato, la ankaŭ eksa ministro kaj tre populara Josep Borrell, kiu venkis lin kun pli ol 55% de la balotoj. Tamen, Borrell ne sentis sin sufiĉe apogata kiel kandidato de la partio fare de ties estraro, kaj krome estis damaĝita de skandalo de koruptado de du liaj eksaj proksimaj kunlaborantoj, kaj fine decidis rezigni.

Ene de interna krizo, Almunia estis elektita kandidato de la partio por la ĝeneralaj balotoj de 2000, kie li ricevis 7.918.752 voĉdonojn (34,1%), kaj lia partio perdis seĝojn kaj entute la balotojn.

Li demisiis de sia partio, post tiu malvenko. Post provizora periodo, en la 35-a Kongreso estis elektita nova ĝenerala sekretario José Luis Rodríguez Zapatero.

En 2004, post la venko de sia partio en la ĝenerala balotado, Rodríguez Zapatero nomumis tiaman eŭropan komisionanon pri ekonomio Pedro Solbes kiel novan vicprezidanton de la registaro kaj ministron pri ekonomio, kaj Almunia estis elektita por lin anstataŭi en la Komisiono Prodi. En novembro li estis konfirmita post la prezidantiĝo de José Manuel Durão Barroso. En la Komisiono, li estis vicprezidanto kaj prezidis la fakon ekonomiaj kaj monaj aferoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]