Meglena Kuneva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meglena Kuneva
Persona informo
Меглена Щилиянова Кунева
Naskiĝo 22-an de junio 1957 (1957-06-22) (66-jaraĝa)
en Sofio
Religio katolikismo vd
Lingvoj bulgaraanglafrancarusa vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Sofia UniversitatoUniversitato de Oksfordo vd
Partio Nacia Movado pri Stabileco kaj Progreso vd
Profesio
Okupo politikistojuristoĵurnalisto vd
Laborkampo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Meglena Kuneva

Meglena Ŝtiljanova KUNEVA (aŭ originale per cirilaj literoj Меглена Щилянова Кунева), naskiĝinta la 22-an de junio 1957 en Sofio, estas bulgara politikistino. Ŝi interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso 1, ekde kiam Bulgario iĝis membroŝtato de la Eŭropa Unio en 2007. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakon defendo de la konsumantoj. Meglena Kuneva estas membro de la liberala partio NDSV de Bulgario.

Kuneva estas edzino de financisto Andrej Pramov, filo de Ivan Pramov, sekretario de Bulgara Komunista Partio en la jaroj 19621978; alia filino de Ivan Pramov, Ulana Pramova, estras nun la Bulgaran Nacian Televidon (BNT).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]