Evandro Lins e Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evandro Lins e Silva
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1912 (1912-01-18)
en Parnaíba
Morto 17-an de decembro 2002 (2002-12-17) (90-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Federal University of Rio de Janeiro Faculty of Law vd
Partio Brazila Socialista Partio vd
Memorigilo Evandro Lins e Silva
Profesio
Okupo ĵurnalistojuĝistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Evandro Cavalcante LINS E SILVA (naskiĝis en Parnaíba, Brazilo la 18-an de januaro 1912, mortis en Rio de Janeiro, Brazilo la 17-an de decembro 2002) estis brazila juristo, ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto.

Li diplomitiĝis en la Jura Fakultato de Rio de Janeiro en la 19-a de novembro 1932. Ankoraŭ kiam studanto jam laboris kiel ĵurnalisto, kaj li daŭrigis la laboradon eĉ post esti diplomita advokato. En lia jura kariero, li okupis la oficon de Ĝenerala Prokuroro de la Respubliko, de septembro 1961 ĝis januaro 1963, kaj ministro de la Supra Federacia Tribunalo, de septembro 1961 ĝis januaro 1969, kiam li estis perforte emeritigita pro AI-5.

En la politika kampo, Lins e Silva estis unu el la fondintoj de la Socialista Brazilana Partio, en 1947, kun Rubem Braga, Joel Silveira kaj aliaj. Li ankaŭ estis Ministro pri eksterlandaj aferoj en 1963.

Literaturaj verkoj liaj estas i.a. A Defesa tem a Palavra, Arca de Guardados kaj O Salão dos Passos Perdidos.

Malgraŭ la aĝo, li havis bonegan sanon. Li mortis dum akcidento, li faletis kaj batigis sian kapon en trotuaro.

Brazila Beletristika Akademio[redakti | redakti fonton]

Lins e Silva estis elektita en la 16-a de aprilo 1998 membro de la Brazila Beletristika Akademio, li okupis la seĝon 1, antaŭe okupita de Bernardo Élis, kaj, post lia morto en 2002, de Ana Maria Machado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]