M*A*S*H (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MASH
filmo
Originala titolo MASH
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25-a de januaro 1970
Daŭro 116 minutoj
Ĝenro milito/malluma komedio
Kameraado Harold E. Stine
Buĝeto Usona $3.500.000
Reĝisoro(j) Robert Altman
Produktisto(j) Ingo Preminger
Scenaro Ring Lardner Jr.
Laŭ la verko de Richard Hooker
Filmita en Usono
Loko de rakonto Sud-Koreio
Muziko de Johnny Mandel
Ĉefrolantoj Donald Sutherland
Elliot Gould
Tom Skerritt
Robert Duvall
Produktinta firmao 20th Century Studios
Distribuo 20th Century Fox
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • Ora Palmo
IMDb
vdr

MASH (anglalingva mallongigo de "Mobile Army Surgical Hospital", Movebla Armea Ĥirurgiejo) estas 1970-a satirema malluma-komedia filmo de direktoro Robert Altman. Ĝi estas bazita sur romano de Richard Hooker pri tri armeaj ĥirurgiistoj dum la Korea Milito. La filmo tre populariĝis, kaj poste longdaŭra populara televida serio M*A*S*H estis produktata, kiu kontinuis la rakontojn de la roluloj.

Aperas en la filmo steluloj Donald Sutherland, Elliott Gould, Robert Duvall, Sally Kellerman, Tom Skerritt, Roger Bowen, Gary Burghoff, Rene Auberjonois, David Arkin, Fred Williamson, kaj aliaj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

La filmo gajnis la Oran Palmon de la 1970 Festivalo de Cannes. Ĝi estis nomumata por kvin Akademiaj Premioj kaj gajnis unu por plej bona adaptita scenaro.

En 1996, MASH estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.