Nicolas Mosar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Mosar

Nicolas Mosar, naskiĝinta la 25-an de novembro 1927 kaj mortinta la 6-an de januaro 2004, estis luksemburgia politikisto, juristo kaj diplomato. Li interalie estis komisaro en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn energio kaj Eŭratom. Post la periodo en la Eŭropa Komisiono, li iĝis ambasadoro de Luksemburgio en Italio. Nicolas Mosar estis membro de la konservativa partio CSV de Luksemburgio.