John Bennet Lawes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karikaturo de magazino Vanity Fair, 8-an de julio 1882

Siro John Bennet LAWES (28-an de decembro 1814, Rothamsted, Harpenden, Hertfordshire, Anglio – 31-an de aŭgusto, 1900, Rothamsted) estis angla agrikulturisto, fondinto de la kemisterka industrio kaj fondinto de la Eksperimenta Bazo de Rothamsted, la unua agrikultuta eksperimenta bieno de la mondo.

Lawes heredis en 1822 la patran bienon de sia patro en Rothamsted. Li multe eksperimentis en la mastrumejo per sterkado de agraj kaj vazaj plantoj.

Li patentigis en 1842 procedon pri produktado de superfosfato per traktado de sulfura acido de fosfat-entenaj ŝtonoj. Li samjare establis la unuan kemisterkan fabrikon de la mondo tiel li fakte fondis la kemisterkan industrion. Unu jaron poste komencis kunlabori kun kemiisto Joseph Henry Gilbert kaj tio daŭris dum duonjarcento. Ili komence analizis la efikon de diversaj kemisterkoj je la plantoj. Ili ankaŭ ekzamenis furaĝadon de la bestoj, interalie nutrovaloron de diversaj furaĝoj kaj fontojn de la besta graso.

Lawes kaj Gilbert ricevis en 1867 komune pri Reĝa Medalo de la Reĝa Societo. Lawes en 1882 iĝis barono.