Michaele Schreyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michaele Schreyer
Persona informo
Michaele Schreyer
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1951 (1951-08-09) (72-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kolonjo vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • mediprotektulo vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michaele SCHREYER (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1951 en Kolonjo) estas germana ekonomikistino kaj politikistino. Ŝi interalie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono ŝi prezidis la fakon bilanco.

Michaele Schreyer

Ŝia nomumo vekis protestojn de la germanaj opoziciaj partioj CDU/CSU kaj FDP, ĉar antaŭe estis kutimo, ke en la Exuropa Komisiono estis po unu germana politikisto de la registaraj kaj unu de la opoziciaj partioj, kaj nun unuafoje kun ŝi (verduloj) kaj Günter Verheugen (socialdemokratoj) du reprezentantoj de la tiumomentaj germanaj registaraj partioj. Kiam post la jaro 2004 Germanio kiel ĉiuj ŝtatoj antaŭe reprezentataj per du komisionanoj perdis la duan reprezentiĝon, ŝi devis rezigni pri plua komisionaneco.

Schreyer estas kunaŭtorino de la projekto ekkrei ERENE (European Community for Renewable Energy - La Eŭropa Komunumo por Renoviĝanta Energio) - la nova eŭropa komunumo modelita surbaze de Eŭratomo, kies celo estus subteni internacian kunlaboron por renoviĝantaj energiofontoj.

Michaele Schreyer estas membro de la ekologia partio Alianco 90/Verduloj de Germanio.