Akordo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de almenaŭ tri tonoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Akordo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Agordo.

Akordokonsoneco estas grupo de almenaŭ tri tonoj sonantaj samtempe.

Specoj de akordoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkdekoj specoj de akordoj uzataj en muziko. La plej uzataj estas:

Maĵora akordo[redakti | redakti fonton]

Ekzemple, simpla maĵora konsoneco estas la unua, la tria, kaj la kvina noto de la gamo. Ekzemple do maĵoro estas la konsoneco de Do-Mi-So.

Minora akordo[redakti | redakti fonton]

Minora akordo estas la unua, tria kaj kvina noto de la minora gamo. Ekzemplo: La-do-mi.

Dominantseptakordo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dominanta septakordo.

la plej ofta septakordo (por tio nomata ofte simple septakordo) - la unua, tria, kvina kaj sepa noto kalkulante el kvina noto de la ĉefa gamo - maĵora aŭ harmonia minora gamo. Ekzemploj: ĉefa tonalo Do-maĵoro, la septakordo estas So-Ti-re-fa; ĉefa tonalo La-minoro, la septakordo estas Mi-So#-Ti-re. La septakordo emas ŝanĝiĝi en melodio en ĝia ĉefa akordo. Ekzemple So-Ti-re-fa ofte transiras en do-maĵoron (aŭ do-minoron), Mi-So#-Ti-re ofte transiras en La-minoron (aŭ La-maĵoron). Iufoje la dominantseptakordo transiras en alian dominantseptakordon, kiu siavice transiras en minoran aŭ maĵoran akordon.

Minora septakordo[redakti | redakti fonton]

la unua, tria, kvina kaj sepa noto kalkulante el kvina noto de la ĉefa gamo - natura aŭ melodia minora gamo. Ekzemplo: Mi-So-Ti-re kun la ĉefa tonalo La-minoro. La minora septakordo emas transiri en la ĉefan minoran akordon. Ekzemple Mi-So-Ti-re kutime transiras en La-minoron.

Naŭtakordo[redakti | redakti fonton]

La plej ofta naŭtakordo estas dominantseptakordo kun aldonita naŭa noto. Ekzemplo: La-do#-mi-so-ti<- por ĉefa akordo Re-maĵoro. Naŭtakordo emas transiri en dominantseptakordon, kiu siavice transiras en maĵoran aŭ minoran akordon.

Pligrandigita kaj malpligrandigita trisono[redakti | redakti fonton]

estas uzataj precipe en ĵazo. Pligrandigita trisono konsistas el du grandaj tritoj. Ekzemplo: Do-Mi-So#. Malpligrandigita trisono konsistas el du malgrandaj tritoj. Ekzemplo: Ti-re-fa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]