Silvio Gesell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvio Gesell
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1862 (1862-03-17)
en Sankt-Vith
Morto 11-an de marto 1930 (1930-03-11) (67-jaraĝa)
en Eden Gemeinnützige Obstbau-Siedlung
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Friedhof Oranienburg
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater gimnazio
Okupo
Okupo ekonomikistokomercistopolitikisto • entreprenisto • esperantisto
Verkoj La natura ekonomia ordo
vdr

Johann Silvio GESELL (n. 17-an de marto 1862 en Sankt-Vith (tiam Germana Regno, hodiaŭ Belgio); m. 11-an de marto 1930 en la fruktkultiv-kooperativo Eden apud Oranienburg). Li estis komercisto, financteoretikisto kaj la fondinto de la liberekonomi-teorio.

Silvio Gesell elmigris en 1887 al Argentino. Sub la ekonomiaj krizoj de la lando, kiuj negative influis lian komercagadon, li komencis principe pripensi la ekonomian sistemon kaj ekevoluigis sian unuan monteorion. La kernideo de lia teorio estas la ideo, ke la mono devas flui, kaj li kreis tial la ideon de negativa interezo (negativa mono) por konservado de mono. Mono devus esti nur interŝanĝrimedo. Li ankaŭ kreis la koncepton de interŝanĝringoj, tio estas komunumo de personoj kaj entreprenoj kiuj anstataŭ mono akceptas servo- aŭ varbonhavojn. En la historio estiĝis multaj tiaj interŝanĝcirkloj, sed du, nome la WIR-Banko-Kooperativo en Svislando kaj Barter en Usono, atingis efektivan ekonomian signifon.

Gesell revenis 1892 al Eŭropo. Post mallonga restado en Germanio li translokiĝis al Les Hauts Geneveys en la Kantono Neŭŝatelo en Svislando. Krom agrikultura laboro li kreis revuon pri terenreformo, kiu tamen en 1903 ĉesis aperi pro monmanko. De 1907 ĝis 1911 li denove loĝis en Argentino por poste reveni al Germanio. Li ekvivis en la fruktkultiv-kooperativo Eden en Oranienburg en la nordo de Berlino. Gesell en sia revuo "Der Physiokrat", kiun li eldonis kun Georg Blumenthal en 1914 propagandis la terenreformon. La revuo estis en 1916 definitive malpermesita. 1916 li denove forlasis Germanion kaj iris al Svislando. 1919 Ernst Niekisch vokis lin al Munkeno kiel membro de la revolucia registaro. Post la sanga fino de la Konsilantara Respubliko li estis plurmonate enkarcerigita sed poste liberigita de munkena rapidtribunalo.

Li retiriĝis tiam al Berlino, iris 1924 ankoraŭfoje al Argentinio por poste definitive reveni al Oranienburg, kie li mortis la 11-an de marto 1930 pro pulminflamo.

La ideoj de Silvio Gesell forte influis svisajn esperantistojn kiel Georg Rotach kaj Paul Enz. Ĉi-lasto fondis en la jaro 1934 la WIR-Kooperativon, kiu estas unu el la malmultaj institucioj sur la bazo de la idearo de Gesell, kiuj en la praktiko sukcesis kaj ĝis hodiaŭ pluekzistas. Unu lia adepto estis la aŭstra pastro kaj teologo Johannes Ude.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Silvio Gesell » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»