Close Encounters of the Third Kind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proksimaj renkontoj de la tria speco
Devils Tower (Vajomingo) uzita kiel filmloko
Devils Tower (Vajomingo) uzita kiel filmloko
filmo
Originala titolo Close Encounters of the Third Kind
Produktadlando  Usono
Originala lingvo ĉefe angla lingvo
Kina aperdato 16-a de novembro 1977
Daŭro 135 minutoj
Ĝenro sciencfikcio/dramo
Kameraado Vilmos Zsigmond
Buĝeto Usona $20.000.000
Reĝisoro(j) Steven Spielberg
Produktisto(j) Julia Phillips
Michael Phillips
Clark L. Paylow
Scenaro Steven Spielberg
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Usono
Muziko de John Williams
Ĉefrolantoj Richard Dreyfuss
François Truffaut
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Douglas Trumbull
Produktinta firmao EMI Films 
Columbia Pictures
Distribuo Columbia Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Saturn Award for Best Director • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Close Encounters of the Third Kind ("Proksimaj renkontoj de la tria speco") estas sciencfikcia filmo de 1977 pri nifoj. Ĝi estis verkita kaj direktita de Steven Spielberg. Aktoris en la filmo Richard Dreyfuss, François Truffaut, Bob Balaban, Melinda Dillon, Teri Garr, kaj Cary Guffey. En la filmo aperis optikaj efektoj de Douglas Trumbull, kaj John Williams komponis la film-muzikon.

Close Encounters estas pionira sciencfikcia filmo, pro kaj optikaj efektoj kaj la portretado de eksterteranoj kiel nedanĝeraj, ja afablaj, anstataŭ la "malbona monstro" en antaŭaj filmoj. Ĝi popularigis plurajn nifo-rakontojn, kiel forkaptado de eksterteranoj, malaltaj kaj maldikaj grizaj eksterteranoj, kaj nifoj plenplenaj da lumoj.

La enigmema titola aludas al la tri "specoj" de "proksimaj renkontoj" kun nifoj, kategoriigitaj de notinda astronomo kaj nifo-esploristo D-ro J. Allen Hynek. Li difinis la unuan specon kiel "Vidado", la dua speco kiel "Indikaĵo", kaj la tria speco kiel "Kontakto". Tiel, persono kiu havas "renkonton de la tria speco" havas fizikan kontakton kun eksterterano aŭ nifo.

La filmo gajnis ok kandidatiĝojn por Akademiaj Premoj. Ĝi gajnis unu Akademian Premion por plej bona cinematografio de la reĝisoro de fotografio, Vilmos Zsigmond.

En la filmo la planlingvo Solresolo estas uzata kiel komunikilo inter eksterteranoj kaj teranoj.