Lima Barreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lima Barreto
Persona informo
Naskonomo Afonso Henriques de Lima Barreto
Naskiĝo 13-an de majo 1881 (1881-05-13)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 1-an de novembro 1922 (1922-11-01) (41-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Cemitério de São João Batista vd
Etno nigrulojAfrikobrazilano vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Patro João Henriques de Lima Barreto vd
Patrino Amélia Augusta de Lima Barreto vd
Gefratoj Carlindo de Lima Barreto • Evangelina de Lima Barreto • Afonso Henriques de Lima Barreto • Nicomedes de Lima Barreto vd
Infanoj Amália Augusta de Lima Barreto vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • romanisto vd
Verkado
Verkoj Triste Fim de Policarpo Quaresma vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Afonso Henriques de LIMA BARRETO estis brazila verkisto naskiĝis (1881) kaj mortis (1922) en Rio-de-Ĵanejro. Li estis ĵurnalisto, romanisto kaj aŭtoro de rakontoj kaj kronikoj. Li estis mulato kaj pasigis la tutan vivon en malriĉeco, kvankam jam siatempe rekonata kiel talenta verkisto. Pro manko de rimedoj, li rezignis pri studoj pri inĝenierarto kaj sindonis al ĵurnalismo. Li laboris kiel ŝtatoficisto kaj fariĝis tipa romanisto de Rio-de Ĵanejro, ĉar li priskribis tie ajn vivon kaj morojn kun sagaco, ironio, eĉ sarkasmo. Li konstante kritikis la socian vivon kaj la sintenon de simplaj popolanoj, tiel ke liaj verkoj fariĝis akra dokumento pri sia epoko.

Dufoje (1914 kaj 1918) li estis metita en frenezulejon. Lia verkstilo estas vigla kaj foje amara, kaj li preferis rekrei la parolturnojn de popolanoj ol sin teni al formala beletra eleganteco. Oni ofte komparas lian verkaron al tiu de Machado de Assis, sed verŝajne li mem ne ŝatus la komparon, pro sia natura ribelemo.

Lia plej konata romano estas "O Triste Fim de Policarpo Quaresma" ("La Bedaŭrinda Fino de Policarpo Quaresma"), kiu transformiĝis en filmon, sed plurajn aliajn, same valorajn, li verkis. La plimulto el tiuj publikiĝis post lia morto.