Carnegie Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carnegie Hall
Carnegie Hall
scenartejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novrenesanco • novmediteranea arkitekturo vd
Arkitekto William Tuthill vd
Estiĝo 1891
Lando Usono vd
Situo Manhatano
Situanta sur Sepa Avenuo • 57th Street
Situo
Geografia situo 40° 45′ 54″ N, 73° 58′ 48″ U (mapo)40.765-73.98Koordinatoj: 40° 45′ 54″ N, 73° 58′ 48″ U (mapo)
Carnegie Hall (Novjorko)
Carnegie Hall (Novjorko)
DEC
Carnegie Hall
Carnegie Hall
Situo de Carnegie Hall
Map
Carnegie Hall
Posedata de Nov-Jorko vd
Retejo https://www.carnegiehall.org/
vdr
ĉefenirejo

Carnegie Hall [karneĵi ho:l] estas fama koncertejo ĉe angulo de la Novjorka 7-a avenuo kaj 57-a strato.

Ĝi estis konstruita en itala novrenesanca stilo, laŭ planoj de William B. Tuthill, malfermis la pordojn en 1891 kaj ekportis la nomon de la tiama konstruiganto, posedanto, industriisto Andrew Carnegie. En la solena malferma semajno, la gasta dirigento estis Ĉajkovskij kaj ekde tiam ĉiu grava usona kaj eksterlanda muzikisto ludis tie. La halo estis longtempe hejmo de la Novjorka Filharmonio, ĝis la muzikgrupo translokiĝis en la 1960-aj jaroj en la Lincoln Center.

Oni preskaŭ malkonstruis ĝin en 1959, ĉar ĝi ne estis profitdona, sed la violonartisto Isaac Stern kaj mecenatoj Jacob kaj Alice Kaplan ekis sukcesan kampanjon por savi tion. La konstruaĵon aĉetis en 1960 urbo de Novjorko.

La konstruaĵo estis en 1986 tute renovigita kaj oni rekte alkonstruis 60-etaĝan loĝejan kaj burokonstruaĵon (1987-1989), nomatan „Carnegie Hall Tower“.