George Fox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Fox

George FOX (julio 1624 - la 13-a de januaro 1691) estis la fondinto de la kvakerismo .

Li naskiĝis en Drayton-in-the-Clay (nun nomata Fenny Drayton), Leicestershire, kaj estis filo de Christopher Fox, teksisto. La familio ĉeestis preĝejon de la Eklezio de Anglio kaj li multe studis la Biblion. La gepatroj esperis ke li iĝos pastro sed li metilernantiĝis ĉe ŝuisto kaj paŝtisto. En septembro 1643 li vojaĝis al Londono, turmentata de religia konfuzo. Tra kelkaj regionoj de Anglio li serĉis homojn, kiuj gvidus lin, tamen trovis neniun ajn, kies vivmaniero akordiĝus kun iliaj kredoj kaj kiu scipovus doni adekvatajn respondojn al liaj demandoj.

Iom post iom evoluis lia kompreno de la naturo de la religio. Li kredis, ke la ritaro ne gravas, ke iu ajn rajtas prediki, se nur li estas gvidata de la Sankta Spirito; kaj ke la Sinjoro loĝas en la koroj de fidelaj homoj, ne en preĝejoj.

En 1648 li komencis prediki, ofte en kampoj alitempe en subĉielaj lokoj, de tempo al tempo en preĝejoj. Multaj estis persvadataj de li, malgraŭ la ofta - kaj ofte fortega - kontraŭstaro de la instancoj kaj de kongregacioj. Li kunigis aron de elokventaj predikistoj. Tiuepoke estiĝis multaj diversaj kristanaj grupoj kaj sektoj, kaj la etoso de debato kaj malkonsento kreis bonan oportunon prezenti lian vidpunkton. George Fox ankaŭ interesiĝis pri socia maljusteco kaj plendis al juĝistoj pri decidoj, kiujn li taksis malmoralaj.

En 1652 li grimpis sur Pendle Hill, Lancashire, kie li spertis faman vizion de miloj da homoj ekagnoskantaj Kriston.

En 1650 okazis la unua enkarcerigo, ĉe Derby, pro blasfemo. La juĝisto mokis Fox pro lia admono "tremi antaŭ la vorto de la Sinjoro", kaj moknomis Fox kaj liajn sekvantojn "Kvakeroj", t.e. homoj kiuj tremas (angle "quake"). En 1653 li denove enkarceriĝis en Carlisle, kie oni deziris mortpuni lin, tamen la parlamento petis lian liberiĝon, dirante, ke oni ne deziras ke juna viro mortus pro religio. Li pasigis pluajn periodojn en malliberejoj, ofte pro asertoj, ke li kreis "agitojn", kelkfoje ĉar li rompis la leĝojn pri religiaj kunvenoj.

Dum la 1650-a jardeko trifoje li renkontis Oliver Cromwell, kaj la du viroj diskutis pri religiaj temoj.

La fruaj kvakeroj ofte spertis akran persekuton - en 1657 ĉirkaŭ unu mil malliberiĝis - kaj tio plimalmoligis la opiniojn de Fox, ĝis li tute reĵetis la ekleziajn sakramentojn, kaj la ĵuradon. En 1661 li kaj dekunu aliuloj deklaris ke ili konsideris ĉiun militon kaj ĉiun bataladon kontraŭaj al la volo de la Dio.

Dum la 1660-a jardeko li estigis formalajn strukturojn por la organizo de la kvakera religia vivo, kun sistemo de monataj kaj kvaronjaraj kunvenoj.

En 1669 li edziĝis al Margaret Fell de Swarthmore Halo, kies antaŭa edzo mortis la antaŭan jaron. Ŝi estis relative riĉa kaj altranga. Ili kunlaboris pri la kvakera administrado.

En 1671 li vojaĝis al Barbados. Li ankaŭ vizitis la anglajn koloniojn en Nord-Ameriko, revenante al Anglio en 1673. Inter liaj subtenantoj estis nun influaj homoj kiel William Penn, tamen li spertis finan malliberigon en 1674. Tio malfortigis lian sanon kaj rezulte lia aktivoj iom malpliiĝis.

En 1677 kaj 1684 li vojaĝis al Nederlando, kie li estigis formalajn organizajn aranĝojn por la tiulandaj kvakeroj. Konstante li petis de la parlamento la ĉeson de la persekuto de la kvakeroj. En 1689 la Akto de Tolero ebligis liberajn kunvenojn de kvakeroj kaj aliaj kirstanoj grupoj kaj oni liberigis multajn homojn.

George Fox mortis la 13-an de januaro, 1691, kaj enteriĝis en la kvakera tombejo Bunhill Fields, Londono.

Lia Taglibro - fakte membiografio - estis redakata de Thomas Ellwood (amiko de John Milton kaj eldonata en 1694. Ĝi estas ege intima verko, komparebla al la Konfesoj de Aŭgusteno de Hipono. Eĉ hodiaŭ ĝi estas legata de multaj ne-kvakeroj. Li ankaŭ sendis centojn da leteroj, el kiuj multajn li intencis havi vastan cirkulon.