Forrest Gump (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forrest Gump
filmo
Originala titolo Forrest Gump
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6-a de julio 1994
Daŭro 141 minutoj
Ĝenro Historia dramo/komedio/romanco
Kameraado Don Burgess
Buĝeto Usona $55.000.000
Reĝisoro(j) Robert Zemeckis
Produktisto(j) Wendy Finerman
Steve Tisch
Steve Starkey
Charles Newirth
Scenaro Eric Roth
Laŭ la verko de Winston Groom
Filmita en  Usono
Loko de rakonto AlabamoSan-FranciskoArizonoVjetnamioNov-JorkoVaŝingtono
Muziko de Alan Silvestri
Ĉefrolantoj Tom Hanks
Robin Wright
Gary Sinise
Mykelti Williamson
Sally Field
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Sony Vid-efektoj
Produktinta firmao Paramount Pictures
Distribuo Paramount Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Amanda Award for Best Foreign Feature Film • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Forrest Gump estas drama filmo el la jaro 1994 bazita sur la romano el 1986 de la sama nomo de Winston Groom. La filmo estis vaste komerca sukceso, gajnante 677 miliono da usonaj dolaroj tutmonde dum la daŭro en kinteatroj. La filmo kandidatiĝis entute 13 Akademiajn Premiojn, kaj gajnis ses, inkluzivante plej bona filmo, plej bonaj efektoj, plej bona reĝisoro, kaj plej bona aktoro.

La filmo rakontas pri fikcia viro ("Forrest Gump" aktorita de Tom Hanks) kun malalta inteligenteco (intelekta kvociento de 75) kaj lia eposa vojaĝo tra vivo. Li renkontas historiajn figurojn el Usona historio, influas popularan kulturon, kaj mem spertas historiajn eventojn, dume dum naiva pri ties signifo. Per film-efektoj uzantaj realan malnovan filmon, aktoroj estas montrataj interagantaj kun mortaj personaj el historio, kiel John F. Kennedy, Abbie Hoffman, John Lennon, Lyndon B. Johnson, kaj aliaj.

Aktoris en la filmo estis Tom Hanks, Robin Wright, Gary Sinise, Mykelti Williamson, Sally Field, kaj aliaj.

Analizo kaj interpreto[redakti | redakti fonton]

Kaj la libro kaj la filmo priskribas la vivon de mensa handikapulo, kies vivo, malgraŭ lia handikapo, estas interplektita kun usona historio. La libro kaj la filmo kombinas konatajn popolkulturajn ikonojn - kiel ekzemple Elvis Presley, John Lennon, Richard Nixon, la firmaon Apple kaj pli - kiujn Gump renkontas hazarde. Forrest Gump atingas plenumi la revojn de ĉiu usonano; Li renkontas usonajn prezidantojn kaj partoprenas historiajn okazaĵojn kiel ekzemple la Vjetnama milito - sed ofte estas nekonscia pri la graveco de aferoj, pro sia malalta IK. Li iĝas elstara atleto, ornamita soldato, li iĝas riĉa, sukcesa kaj edziĝas kun bela virino.

La filmo ĉefe rilatis al la Bumeroj, (la naskeksploda generacio, usonangle babyboomers) de Usono en la 20-a jarcento - la generacio de homoj kiuj naskiĝis en la ondo de naskiĝoj post la Dua Mondmilito kaj la 1950-aj jaroj, kiuj kreskis dum la 1960-aj jaroj kaj estis parto de la fenomeno "florinfanoj", aŭ kiuj, alternative, batalis en la milito Vjetnamio, ĝuis en la diskotekoj de la sepdekaj kaj establis kaj ekis familiojn en la okdekaj. La muziko de la filmo, kiu akiris grandan popularecon, reprezentis la nostalgiajn kantojn de tiuj periodoj; De Elvis Presley, tra la klasika roko de la 60-aj jaroj ĝis la diversaj diskoj-sukcesoj.

Roloj[redakti | redakti fonton]

Tom Hanks Forrest Gump
Robin Wright Penn Jenny Curran
Gary Sinise Leŭtenanto Dan Taylor
Sally Field Sinjorino Gump
Mykelti Williamson Soldato Benjamin Buford 'Bubba' Blue
Michael Conner Humphreys La juna Forrest Gump
Hanna R. Hall La juna Jenny Curran
Haley Joel Osment Forrest Gump Junioro
Sam Anderson lernejestro
Geoffrey Blake Wesley, organizinto el SDS
David Brisbin Raportisto
Peter Dobson Elvis Presley
Siobhan Fallon Dorothy Harris, ŝoforino de lerneja aŭtobuso
Afemo Omilami soldata instruktoro
Brett Rice mezlerneja futbaltrejnisto
Sonny Shroyer Trejnisto Paul 'Bear' Bryant
Kurt Russell voĉo de Elvis Presley

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]