Árpád Göncz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Göncz
Persona informo
Göncz Árpád
Naskiĝo 10-an de februaro 1922 (1922-02-10)
en Budapeŝto,  Hungario
Morto 6-an de oktobro 2015 (2015-10-06) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Alliance of Free Democrats vd
Subskribo Árpád Göncz
Familio
Patro Lajos Göncz vd
Edz(in)o Mária Zsuzsanna Göntér vd
Infanoj Kinga Göncz vd
Profesio
Okupo politikistoverkistotradukisto • poeto • advokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

GÖNCZ Árpád (naskiĝis la  10-an de februaro 1922(nun 1922-02-10), mortis la 6-an de oktobro 2015[1] en Budapeŝto) estis hungara politikisto kaj la unua demokratie elektita Prezidento de Hungario (enposteniĝis inter kla jaroj 1990 ĝis 2000)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li diplomiĝis en 1944 en la jura fako Scienca Universitato Pázmány Péter; samtempe li laboris ankaŭ en la Tutlanda Terkredit-Instituo ekde 1939. En 1944 li soldatiĝis, sed poste rifuĝis, kiam la taĉmento ekmarŝos al Germanio. Li partoprenis en la kontraŭstara movado, multfoje venis en sovetan kaptitecon, sed li ĉiam sukcesis eskapi.

En 1945 li aniĝis en la Sendependaj Etbienuloj, kie li elektiĝis prezidanto de la junulara sekcio, poste redaktoro de la gazeto Nemzedék (Generacio). Ĝis malfondigo de la partio li laboris kiel parlamenta sekretario, poste ĝenerala sekretario de la partio; poste li devis labori kiel help-laboristo, veldisto, tuboseruristo.

Ekde 1952 4 jarojn li studis en la Agrarscienca Universitato de Gödöllő.

Li laboris dum la hungara revolucio de 1956 en la Hungara Kamparana Asocio, post la malvenko de la revolucio (4-a de novembro li partoprenis en pretigo de memorandoj de Hungara Demokrata Sendependeca Movado. Li helpis venigi eksterlanden en 1957 la manuskripton de Imre Nagy, titolita „Defende de la hungara popolo". Li estis arestita maje kaj estis juĝita je ĝisviva karcero la 2-an de aŭgusto en 1958, sen donanta la eblecon por apelacio. Li partoprenis en marto 1960 en la malsat-striko de la Vác-a karcero. Li liberiĝis en 1963 per amnestio.

Liberiĝinte li estis faktradukisto de la Vesprema Pezkemia Esplorinstituto, poste laboris ĉe la Agropliboniga Entrepreno. Li sensukcese provis finstudi en Gödöllő, oni ekskludis lin. Ekde 1965 li estis liberprofesia (ne dependis de la ŝtato) verkisto, beletra tradukisto.

Ankaŭ li tradukis la libron de J.R.R. Tolkien: La Mastro de l' Ringoj (eldonita en Hungario en 1985) (sed la unuajn 11 ĉapitrojn tradukis Ádám Réz).

Li estis kunfondinto en majo 1988 de la Reto de Liberaj Iniciatoj, poste de la Asocio de Liberaj Demokratoj (ALD). Li estis ekde 1988 afergvidanto ALD, poste ekde 1989 membro de la Tutlanda Konsilo de ALD. Li estis kunfondinto de Historia Justiga Komisiono, poste ties vicprezidanto. Ekde 1989 estis prezidanto de la budapeŝta sekcio de la Ligo de Homaj Rajtoj. Li estis inter 1989 kaj 1990 prezidanto de la Hungara Asocio de Verkistoj, poste ties honora prezidanto. Ekde majo 1990 li parlamentaniĝis. Inter majo kaj aŭgusto 1990 li estis prezidanto de parlamento, inter 2-a de majo kaj 3-a de aŭgusto provizora respublika prezidento. Li estis inter 3-a de aŭgusto 1990 kaj 3-a de aŭgusto 2000 prezidento de la Hungara Respubliko.

Lia filino Kinga Göncz ankaŭ aktivas en politiko (Ministrino pri Egalŝanco ekde 2004-06-14).

Antaŭulo
Mátyás Szűrös
Listo de Hungariaj Ŝtatestroj posteulo:
Ferenc Mádl

Referenco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]