Jakob von Uexküll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob von Uexküll
Persona informo
Carl Wolmar Jakob von Uexküll
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1944 (1944-08-19) (79-jaraĝa)
en Upsalo
Lingvoj germanasvedaangla vd
Ŝtataneco GermanioSvedio vd
Alma mater Christ Church College vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Familio
Patro Gösta von Uexküll vd
Parencoj Ole von Uexkuell • Sigurd Lewerentz vd
Profesio
Okupo verkistolektorofilantropo • aktivisto • politikistofilatelisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jakob von Uexküll

Jakob von UEXKÜLL (* 19-a de aŭgusto 1944 en Upsalo) estas sved-germana filatelisto kaj filantropo, fondinto de Premio de ĝusta vivmaniero (Right Livelihood Award).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenas el germana-sveda-balta familio: Lia avo estis la biologo Jakob Johann von Uexküll, kreinto de la vorto "medio" kaj tiusence iniciatinto de ekologio. Lia patro estis sveda ĵurnalisto Gösta von Uexküll, membro de historia nobela familio de germanaj baltoj, kiuj havas sian familian nomon laŭ familia kastelo kaj urbeto Uexküll en Livonio, kiu situis tie kie nun troveblas la urbeto Ikšķile en Latvio.

Jakob von Uexküll, ŝtatano de Germanio kaj Svedio, naskiĝis en Upsalo, kreskis en Hamburgo kaj nun vivas en Londono. Li studis filozofion, politikon kaj ekonomion kaj en 1966 magistriĝis en la Oksforda universitato. Li estas edzo kaj patro de tri gefiloj.

Li estis profesia filatelisto, sed en 1980 li vendis sian kolekton. Per tiu mono li fondis la fondaĵon Right Livelihood Foundation, kiu ĉiujare aljuĝas la Premion de ĝusta vivmaniero (ankaŭ konata kiel „Alternativa Nobel-premio“).

Li mem aktive engaĝiĝis por ekologio: de 1987 ĝis 1989 li estis deputito de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento, kaj de 1989 ĝis 1990 li estis estrarano de Greenpeace-Germanio. En 2004 li fondis la Konsilion pri Estonteco de la Mondo.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999 - Salzburger Landespreis für Zukunftsforschung (Premio de Salcburgio pri Scienco de Estonteco)
  • 2006 - Binding-Premio por natur- kaj medio-protektado en Vaduz, Liechtenstein
  • 2009 - Federacia Meritkruco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]