Kyuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kyuss

Fondo 1989
Malfondo 1996
Ĝenro stoŭna roko
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Kyuss ['kaɪ.əs] estis stoŭna roka muzikgrupo el Palm Desert, Kalifornio, Usono. La muzikgrupo estis la unua stoŭn-roka muzikgrupo kaj samtempe estis modelo por pluraj aliaj stoŭna roka grupoj. La grupo Kyuss mem priskribis sian musikon kiel dezerta roko (angle Desert Rock), kiu nun estas sinonimo por stoŭna roko. Tipaj ecoj de la stilo estis ekzemple pli malaltaj agorditaj gitaroj, kiuj ofte eĉ estis amplifataj per basaj amplifiloj.

Muzikgrupa Historio[redakti | redakti fonton]

La muzikgrupo fondis dum 1989 kaj nomiĝis Katzenjammer. Sed ne longe poste la muzigkrupo ŝanĝis sian nomon al Sons of Kyuss kaj ankoraŭ poste al Kyuss. La unuan albumo estis eldonata kiel Sons of Kyuss. Tiu ĉi nomo estas el la surtabla rolludo Ĉefturoj kaj Drakoj, kie Kyuss estas sorĉistiĉo en la fikcia mondo grisakcipitro (angle Greyhawk).

Kyuss unue ludis sur "generatora festoj", okazintaj en la dezerto antaŭ Palm Desert, kiuj tuj konatiĝis. La festoj nomigixis tiel, kial la kurento venis el generatoroj. La festoj okazis en la dezerto, ĉar la laŭtaj koncertoj provokus plendojn en la urbo (ankaŭ pro la multaj maljunuloj loĝintaj en Palm Desert).

La fondistoj estis: Josh HOMME (Gitaro), John GARCIA (Kantado), Chris COCKRELL (Baso) kaj Brant BJORK (drumo). Tuj post la eldono de la unua albumo Nick Olivieri anstataŭigis la basludiston. En 1994 kaj 1995 la muzikgrupo estis renovigata kun Scott REEDER je la baso kaj Alfredo HERNANDEZ je la drumo. La konatiĝo de la grupo okazis 1992 kun la dua albumo Blues for the Red Sun, produktata per Chris GOSS. Tiu ĉi ankaŭ subtenis la sekvantaj projektoj de Kyuss.

Post la malfondo en la jaro 1996 John GARCIA kontribuis al multaj stoŭnaj projektoj kaj interalie publikigis kvar-musikaĵan albumeton de sia projekto Slo Burn. Poste Garcia kantis por muzikgrupo Unida. Nuntempe li kantas por la muzikgrupo Hermano, kiu publikigis sian duan albumon en la jaro 2004. Partaĵo el la muzikgrupo Kyuss formigis na Queens of the Stone Age, kiu komerce sukcesis. Ankaŭ Brant BJORK kontribuis al muzikaj projektoj post sia forlaso de Kyuss. Li drumludis por Fu Manchu de 1997 ĝis 2001 kaj komencis solan projekton en 1999 estiganta kvin albumojn.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1990: Sons of Kyuss (Memfarita)
  • 1991: Wretch (Oficiala debuta albumo kiel Kyuss)
  • 1992: Blues for the Red Sun
  • 1994: Welcome to Sky Valley
  • 1995: ...And the Circus Leaves Town
  • 1997: Kyuss/Queens Of The Stone Age Split-CD
  • 2000: Muchas Gracias: The Best of Kyuss

Fontindiko[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo estas tradukita el la germana versio