Lajos Kökény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kökény
Memortabulo en la Esperanto-parko en urbo Pécs, Hungario
Memortabulo en la Esperanto-parko en urbo Pécs, Hungario
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1897 (1897-05-31)
en Sátoraljaújhely
Morto 27-an de aprilo 1985 (1985-04-27) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto • stenografiisto • redaktoro • gimnazia instruisto • ĵurnalisto
vdr

KÖKÉNY Lajos (naskita la 31-an de majo 1897 en Sátoraljaújhely; mortis la 27-an de aprilo 1985 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto kaj parlamenta stenografisto (antaŭe ĵurnalisto kaj mezlerneja instruisto).

Li ekesperantistiĝis en 1919. En 1928 li fondis Hungaran Heroldon; li redaktis kaj eldonis ĝin ĝis 1930. Li verkis propagandan broŝuron en 1928. De 1930 li aperigis kvar kajerojn de Esperanto-Jarlibro hungarlingve. Li aranĝis literaturajn vesperojn, ankaŭ en la Muzikakademio, organizis skribenketon pri Esperanto en 1931 kaj faris vastan propagandon por Esperanto ĉefe de 1928 ĝis 1935 kaj de 1945 ĝis 1949. De 1932 li estis afergvidanta vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo, de 1941 ĝis 1947 li estis ties prezidanto. Li iniciatis (en 1932) kaj gvidis la ekzamenan komitaton. En 1947 estis eldonita lia Populara lernolibro de Esperanto. De 1947 ĝis 1949 li estis Esperanto-anoncisto de la Hungara Radio. Krom multaj artikoloj en kaj pri Esperanto, li tradukis novelojn, verkis ankaŭ dramformajn fabelojn kaj redaktis la libron Ora Duopo aperinta en 1966 pri Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay. Interalie li estas memorita en la esperanto movado kiel Redaktoro de la Enciklopedio de Esperanto. De 1961 ĝis 1969 li estis ĉefredaktoro de Hungara Vivo. Li laboris por Esperanto ankaŭ en la Paneŭropa Movado.

Li alfaris la Radnai-stenografion al Esperanto en 1928 kaj samjare faris Esperanto-paroladojn dum la internacia kongreso de stenografoj en Budapeŝto. Laŭ komisio de sia oficejo li interrilatas pere de Esperanto kun la parencaj oficejoj de la mondo por fondo de kolektejo pri dokumentoj de la parlamentaj stenografoj.

Lajos Kökény aperigis popularajn ortografiajn kaj diversajn stenografiajn librojn. Kiel historiisto de la ĉefurbo Budapeŝto li verkis ampleksan historion de la 8-a distrikto de la ĉefurbo (hungare). Diversaj artikoloj, ankaŭ en tri Hungariaj Enciklopedioj pri Esperanto.