Buĉaĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Buĉaĉ (stacidomo).
Buĉaĉ
urbo en Ukrainio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 48400–48401
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 511  (2001) [+]
Loĝdenso 1 254 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 4′ N, 25° 23′ O (mapo)49.06472222222225.387222222222Koordinatoj: 49° 4′ N, 25° 23′ O (mapo) [+]
Alto 271 m [+]
Areo 9,98 km² ( 998 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Buĉaĉ (Ternopila provinco)
Buĉaĉ (Ternopila provinco)
DEC
Buĉaĉ
Buĉaĉ
Situo de Buĉaĉ
Buĉaĉ (Ukrainio)
Buĉaĉ (Ukrainio)
DEC
Buĉaĉ
Buĉaĉ
Situo de Buĉaĉ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buchach [+]
vdr
Rivero Stripa en Buĉaĉ, 2005
Monumento al ukrainia poeto Taras Ŝevĉenko, 2016.
la malnova urbohalo de Buĉaĉ, kunlaboro de Bernard Meretyn (arĥitekto) kaj Jan Jerzy Pinzel (skulptisto).

Buĉaĉ (ukraine Бучач; pole Buczacz; jide בוטשאטש; germane Butschatsch) estas malgranda urbo situanta ĉe rivero Stripa (alfluanto de la rivero Dnestro) en Ternopila provinco, okcidenta Ukrainio. Ĝi estas administra centro de Buĉaĉa distrikto. Ĝi situas 135 km sude de Lvivo, en historia regiono de Galicio.

La urbo havis ĉ. 12.500 loĝantojn en 2001.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de Buĉaĉ okazis en 1260, tiutempe la areon regis poloj, judoj, armenoj. La teritorion de duono de la 14-a jarcento regis Pollando. La urbon konkeris en 1772 kaj 1775 la turkoj. La urbon aneksis en 1772 Aŭstrio - dum la unua dispartigo de Pollando - kaj posedis ĝis 1918.

La plej grava industrio komence de la 20-a jarcento estis uzino kun 200 laboristoj (ĉefe junulinoj), kiuj produktis lignajn ludilojn.

La urbo estis parto de la Okcidenta Ukrainio post la dua mondmilito, la urbon ricevis Pollando en 1923.

Komence de la dua mondmilito, Orientan galicion aneksis Sovetunio, tiel ankaŭ Buĉaĉon. En 1941, la areon invadis germanoj kaj murdis dum du deportoj 3100 judojn en ekstermejo Bełżec. Kadre de sia holokaŭsto murdis surloke ĉ. 10 000 judojn. Poste Sovetunio forpelis germanojn kaj kadre de ekziligoj en Sovetunio en la jaroj 1945-46 deportis 31 355 polojn kaj 239 judojn.

Ekde 1991, la urbo apartenas al la sendependa Ukrainio. En 2007 laŭ iniciato de loĝantoj estis konstruita monumento al Stepan Bandera.

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]