Charles Edward Stuart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Edward Stuart
Persona informo
Charles Edward Stuart
Naskiĝo 31-an de decembro 1720 (1720-12-31)
en Palaco Muti
Morto 31-an de januaro 1788 (1788-01-31) (67-jaraĝa)
en Palaco Muti
Mortis per apopleksio vd
Tombo Vatikanaj Grotoj vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Partio Jacobites vd
Subskribo Charles Edward Stuart
Familio
Dinastio Stuartoj vd
Patro James Francis Edward Stuart vd
Patrino Maria Klementina Sobieska vd
Gefratoj Henry Benedict Stuart vd
Edz(in)o Louise de Stolberg-Gedern vd
Amkunulo Clementina Walkinshaw • Marie Louise de La Tour d'Auvergne vd
Infanoj Charlotte Stuart vd
Profesio
Okupo pretendanto al la reĝeco • militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Charles Edward Stuart

Charles Edward STUART (naskiĝis la 31-an de decembro 1720, mortis la 31-an de januaro 1788) estis la ekzilita jakobita pretendanto al la kronoj de Anglio, Skotlando kaj Irlando. Li estas plej konata en la angla lingvo kiel Bonnie Prince Charlie. En la gaela lingvo, lia nomo estis Teàrlach Eideard Stiùbhairt.

Charles estis la filo de James Francis Edward Stuart, kiu mem estis la filo de Jakobo la 2-a de Anglio, eksigita dum la Glora Revolucio de 1688, kaj de Maria Klementina Sobieska. La jakobita movado provis reestabli la stuartan familion sur la tronon. Post la morto de sia patro, Karlo estis agnoskita de siaj subtenantoj kiel Karlo la 3-a. Liaj kontraŭuloj kromnomis lin "la Juna Pretendanto".

Lia edzino estis Louise de Stolberg-Gedern.

Li havis unu filinon, Charlotte Stuart, kun sia amantino Clementina Walkinshaw.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]