Pascal Couchepin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pascal Couchepin
Persona informo
Pascal Couchepin
Naskiĝo 5-an de aprilo 1942 (1942-04-05) (81-jaraĝa)
en Martigny
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Laŭzano vd
Partio Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Familio
Infanoj Anne-Laure Couchepin Vouilloz vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pascal Couchepin estis prezidanto de Svisa Konfederacio por 2008. Li naskiĝis la 5-a de aprilo 1942 en Martigny, Kantono Valezo, kaj estas membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. Li estis membro de la Federacia Konsilio de 1998 ĝis 2009. Kiel gvidanto de la departemento pri popola ekonomio (1998-2002) li reprezentis Svislandon ĉe la Monda Banko. Ek de 2003 ĝis 2009 li estis gvidanto de la departemento pri internaj aferoj.

Pascal Couchepin, prezidanto de la Svisa Konfederacio

Pri la persono[redakti | redakti fonton]

Pascal Couchepin estas civitano de la valeza komunumo Martigny. Li estas edziĝinta kun Brigitte Rendu, filino de pariza kuracisto. Kune kun ŝi li havas tri infanon.

Antaŭ elektiĝi al la Federacia Konsilio li estis membro de la administrantaroj de la firmaoj TSA Telecom SA kaj Elektrowatt Holding.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]