János Seprődi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Seprődi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1874 (1874-08-25)
en Chibed
Morto 6-an de marto 1923 (1923-03-06) (48-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Anna Seprődi, K.
Okupo
Okupo muzikhistoriisto • folkloristo
vdr

SEPRŐDI János [ŝeprOedi] estis hungara muzikpedagogo, muzikhistoriisto, folkloristo naskiĝinta en Kibéd la 25-an de aŭgusto 1874 kaj mortinta en Kluĵo la 6-an de marto 1923.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1904 ĝis sia morto Seprődi estis profesoro de la reformita gimnazio de Koloĵvaro. Li anticipis kelkajn jarojn Zoltán Kodály kaj Béla Bartók rilate la popolmuzikan kolektadon. Li malkovris malnovajn muzikajn memoraĵojn, arkaikajn melodiojn de reformitaj ekleziaj kantoj, kolektis sikulajn popolkantojn kaj artmaniere rekomponis ilin.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Emlékirat a magyar zene ügyében ("Memoraĵoj pri la hungara muziko," Budapest, 1906);
  • A magyar népdal zenei fejlődése ("Muzika disvolviĝo de hungaraj popolkantoj," Kolozsvár, 1908);
  • Eredeti székely dalok ("Originalaj sikulaj kantoj (ĥoraj)", Kolozsvár, 1914);
  • Válogatott zenei írásai és népzenei gyűjtése ("Kolektitaj verkoj pri muziko kaj folkloro," Bukarest, 1974).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Illyés Géza: Seprődi János (en: Református Szemle, 1933–34).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.