Pontiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pontiano
18-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Pontianus
Pontifiko de 21-an de julio 230
ĝis ĉ. 29-a de septembro 235
Antaŭulo Urbano la 1-a
Sekvanto Antero
Persona informo
Naskiĝo
en Romo
Morto ĉ. 29-a de septembro 235?
en Sardinio, Orient-Romia Imperio
Tombo katakombo de Kaliksto [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Papo Pontiano (latine Pontianus, la pontano; † 235) estis de 230 ĝis 235 papo (episkopo de Romo).

Dum lia papeco la skismo de Hipolito finiĝis. Pontiano kaj aliaj ekleziaj gvidantoj, inter ili ankaŭ la kontraŭpapo Hipolito, de la imperiestro Maximinus Thrax estis ekzilitaj al Sardinio kaj tie malliberigitaj en minejo.

Pro tiu puno Pontio abdikis. La dato de lia abdiko estas la plej frua ekzakte dokumentita dato de la historio de la papoj. Ankoraŭ en la sama jaro Pontianao mortis kaŭze de la kruela traktado, kiun li suferis en la minejoj de Sardinio. Liajn restaĵojn papo Fabiano transportigis al Romo kaj entombigis en la Kaliksto-katakombo. Pontiano estas honorata kiel unua martira papo kaj sanktulo. Lia memortago estas la 13-a de aŭgusto (dato de lia entombigo en la Kaliksto-katakombo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fikcia literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto Färber: Der Papst im Bergwerk. Das Schicksal des Papstes Pontianus. Innsbruck, Rauch Verl. 1967. [1968]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]