Igor Novikov (sportisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Игорь Новиков, Իգոր Նովիկով
modernpentatlonisto • pentatlonisto
moderna pentatlono
Nomo Igor NOVIKOV
Naskiĝo la 19-an de oktobro 1929 en Drezna,  Sovetunio
Morto la 31-an de aŭgusto 2007 Sankt-Peterburgo  Rusio
Medaloj
Olimpikoj
Oro Somera Olimpiko 1956 Teame
Oro Somera Olimpiko 1964 Teame
Arĝento Somera Olimpiko 1960 Teame
Arĝento Somera Olimpiko 1964 Unuoble
vdr

Igor NOVIKOV (Игорь Новиков, Իգոր Նովիկով), naskiĝis la 19-an de oktobro 1929 en Drezna, Sovetunio kaj mortis la 31-an de aŭgusto 2007 en Sankt-Peterburgo, Rusio, estas reprezentanto de Sovetunio en moderna pentatlono.

Igor Novikov komencis naĝi en la aĝo de 10 jaroj en Erevano, Armenio, kien lia familio translokiĝis en 1934. Li sportis en la klubo Dinamo de Erevano. Post kiam li iĝis armena ĉampiono en naĝado, li en 1950 komencis koncentriĝi pri moderna pentatlono. En 1953 li gajnis sian unuan sovetunian ĉampionan titolon; 1956, 1959 kaj 1964 sekvis pliaj venkoj en la sovetunia ĉampioneco. La sekvaj jaroj ekde 1953 estis ĉefe senĉesa trejnado por la olimpikoj de 1956, 1960 kaj 1964 . En 1965 li finis sian olimpikan karieron kaj malfermis sportan lernejon en Erevano, kiun li longe gvidis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]