János Arany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Arany
Persona informo
Arany János
Naskiĝo 2-an de marto 1817 (1817-03-02)
en Salonta
Morto 22-an de oktobro 1882 (1882-10-22) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungaraanglaantikva grekalatina vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Reformed College of Debrecen vd
Subskribo János Arany
Familio
Edz(in)o Julianna Ercsey vd
Infanoj Julianna Arany • László Arany vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • verkistoĵurnalistotradukisto vd
Verkado
Verkoj Toldi trilogy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ARANY János [Aranj Janoŝ] (n. la 2-an de marto 1817 en Nagyszalonta, (nuntempa Salonta en Rumanio), m. la 22-an de oktobro 1882 en Budapeŝto) estis hungara poeto. Li estis sendube la plej signifa poezia kreanto en la periodo inter Sándor Petőfi - lia intima amiko - kaj Endre Ady. Li estas plej konata pro la verkitaj baladoj kaj la trilogio en la rimoj "Toldi". Li estis la patro de László Arany kaj Julianna Arany.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 2-an de marto en 1817 en la urbeto Nagyszalonta, kiu hodiaŭ jam situas en Rumanio. La patro nomiĝis ARANY György, la patrino MEGYERI Sára. Liaj gefratoj jam forpasis antaŭ ol li naskiĝis, escepte de lia fratino, kiu tiutempe jam estis edzino, do Arany plenkreskis kvazaŭ unusola filo. Liaj maljunaj gepatroj aranĝis multon por doni ĉion eblan al sia filo. Arany jam frue ellernis la legadon, kaj legis multe, precipe verkojn de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Li entuziasmiĝis pri la malnoveska uzo de la hungara, tial li dum longa tempo estis malamiko de la hungara lingvonovigo. Same li aŭdis sian patron rakonti torentojn da legendoj pri hajdukoj. Lia interesiĝo pri literaturo rapide kreskis.

Post nelonga tempo la maljuniĝantaj gepatroj devis apogi sin sur la subteno de la 14-jara filo, kiu ricevis postenon de "praeceptor", do helpinstruanto. Per sia salajro li eĉ povis enskribiĝi al la fama reformacia kolegio en Debrecen. Tie li ekamikiĝis kun la samtempa hungara literaturo, kaj eklernis la francan kaj la germanan lingvojn. En la dua jaro li aliĝis al la loka ensemblo, kaj post ĝia rapida disfalo li iĝis migranta aktoro. Li atingis eĉ Mármarossziget kun la migranta ensemblo, sed kiam li iun nokton sonĝis, ke lia patrino estas mortanta, li tuj ekcelis sian naskourbon piedirante. Hejme li konfrontiĝis kun la faktoj: dum lia foresto lia patro blindiĝis, kaj lia patrino forpasis nelonge post lia alveno.

Dum la aktoraj jaroj li ekŝatis Shakespeare, kaj la tiutempe multe pridiskutatan verkon Bánk Bán. En tiu tempo li ekinteresiĝis pri la rilato inter arto kaj moralo konvinkiĝante pri tio, ke la plej severa formo de la puno estas konsciencriproĉoj.

Reveninte hejmen li fariĝis la intelekta gvidanto de la eta kamparana komunumo: li aranĝis aferojn, estis helpinstruanto en proksima vilaĝo, subnotario. Li edziĝis al Julianna ERCSEY, la neleĝa filino de loka advokato.

La "silentema homo" - tiu kromnomo gluiĝis al li en Nagyszalonta - plenumis siajn notariajn devojn je elstara nivelo. Li ne malfirmiĝis eĉ en tiaj gravaj situacioj, kiel ekzemple la incendio la 17-an de aprilo 1847, dum kies 12 hora furiozado 2175 domoj fariĝis egalaj al la nenio. Li ekkonis la urbojn Pest kaj Bécs dum misioj en la somero de 1843. Li vivis ege simplan vivon. Baldaŭ li devis prizorgi ankaŭ sian plivastiĝintan familion - Juliska naskiĝis en 1841, kaj László en 1843. Tiutempe li ne multe informiĝis kaj erudiciiĝis, sed lia iama kunstudento el Debrecen, Szilágyi István (pli poste historiisto), kiu iĝis rektoro en Szalonta, instigis lin traduki verkojn de Shakespeare kaj Sofoklo. Arany estis vera memlernanto, lia menso ensorbis ĉion, kion ĝi iam spertis.

Li estis direktoro de Societo Kisfaludy inter 1861-1867. Li mortis en Budapeŝto.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La eposa poezio de János Arany prezentas la mitan kaj historian pasintecon de lia popolo. La elstaraĵo de lia eposa verko estis la trilogio "Toldi" (1847), "Toldi szerelme" (1848-1879) kaj "Toldi estéje" (1854). La ĉefrolulo de la trilogio, Toldi, estas prenita de rima kroniko de la 16-a jarcento verkita de Péter Ilosvai Selymes. Toldi estis juna kaj fortika heroo, kiu vivis, laŭ legendo, en la 14-a jarcento. La unua parto de la trilogio priskribas lian aventuran vojon al la korto de la reĝo. La dua parto estas dediĉita al la amo por lia vivo kaj la tria parto rakontas pri liaj konfliktoj kun la reĝo kaj lia morto. El alia epopea poemo, "Bolond Istók" (Istok la frenezulo) de 1850, restas nur unu pasejo.

La poeto ankaŭ prilaboris poemon dediĉitan al la historio de la hunoj, kiuj laŭ la hungara tradicio estas konsiderataj speco de prapatro de la hungaroj. Sed li sukcesis kompletigi nur la unuan parton "Morto de Reĝo Buda" (Buda halála) ‏ (1864. La resto de la partoj - "Ildiko" kaj "Princo Ĉaba" restas nefinitaj.

En 1853–1856 kaj 1877 li kreis "Baladojn", ĝenron, kiu kunigis popolajn legendojn kaj historiajn fundamentojn en la fama balado de Arany, "A Walesi Bárdok" (La Bardoj de Kimrio) rakontas pri la konkeroj de Eduardo la 1-a, reĝo de Anglujo, kontraŭ la kimroj kaj la opozicio de ĉi tiu popolo al la subpremo de ilia kulturo. Adoptante ĉi tiun historian temon, la poeto celis insinuigi la subpremon de la hungaroj fare de la aŭstroj. Li verkis ĝin okaze de la vizito de imperiestro Franz Josef al Hungario post la forigo de la revolucio de 1848–1849.

Elstaras ankaŭ du "lirikaj" periodoj en la verko de Arany: unu en la 1850-aj jaroj, en kiu li kreis sub la influo de funebro pri la morto de Petőfi kaj la malvenko de la Hungara Revolucio, kaj la alia en siaj lastaj jaroj - kiam li komponis la kantojn de Őszikék. Arany ankaŭ verkis poemon nomatan Dante, kiu, laŭ la opinio de kosmopolita aktoro kaj intelektulo Peter Ustinov, "malmultaj okcidentaj kantoj sciis percepti kiel ĝi, la plenan signifon kaj transcendecon de la homa vivo."

En la kantoj "La Perdita Konstitucio" (1846) kaj "La Ciganoj de Najda" (1852) li bedaŭris la politikajn erarojn de sia popolo.

János Arany tradukis tri ŝekspirajn teatraĵojn al la hungara - Somermeznokta sonĝo, Hamleto kaj "Reĝo Johano". Ĉi tiuj tradukoj estas konsiderataj unu el la plej elstaraj el la hungarlingva tradukajaro. Li ankaŭ tradukis el Aristofano, Lermontov, Puŝkin kaj Moliere.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]