Baldueno la 1-a (Jerusalemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baldueno la 1-a
reĝo de Jerusalemo
Kronado de Baldueno la 1-a
Kronado de Baldueno la 1-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1058
en Lower Lotharingia
Morto 2-an de aprilo 1118 (1118-04-02)
en El Ariŝ
Mortis per venenado per manĝaĵo vd
Tombo Baziliko de la Sankta Tombo vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Jerusalema reĝlando vd
Familio
Dinastio Dukoj de Boulogne
Patro Eŭstako la 2-aEŭstako la 1-a vd
Patrino Ida de Loreno vd
Gefratoj Ida • Gotfredo de BouillonEŭstako la 3-a vd
Edz(in)o Godehild • Arda of Armenia • Adelaide del Vasto vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Palestino vd
grafo de Verdun
unua grafo de Edessa
Dum 1098–1100
Antaŭulo -
Sekvanto Baldueno la 2-a
dua reĝo de Jerusalemo
Dum 1100–1118
Antaŭulo Gotfredo de Bouillon
Sekvanto Baldueno la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Baldueno la 1-a de Jerusalemo, france Baudouin 1er, (mortis la 2-an de aprilo 1118 en El Ariŝ) estis franca nobelo, unu el armeestroj de la unua krucmilito kaj la unua jerusalema reĝo. Komune kun sia pli aĝa frato Gotfredo de Bouillon li signife partoprenis en estiĝo de krucistaj ŝtatoj. Li fariĝis la unua grafo de Edessa kaj post morto de sia frato la dua reganto de la Jerusalema reĝlando.