Xzibit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xzibit
Persona informo
Xzibit
Naskiĝo 18-an de septembro 1974 (1974-09-18) (49-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Cibola High School vd
Profesio
Alia nomo Xzibit vd
Okupo repisto • aktorokantoverkisto • televida prezentisto • radio-prezentisto vd
Aktiva en Los-Anĝeleso vd
Aktiva dum 1995– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Xzibit [ɪɡˈzɪbɪt] (18-an de septembro 1974 en Detroit, Michigan; faket Alvin Nathaniel Joiner) estas usona repisto, aktoro kaj televida prezentisto.

Lia patrino mortis, kiam li aĝis 9 jarojn. Lia patro poste denove egedziĝis, sed komencis batadi lin. Tie oni deprenis la edukrajton de la patro kaj Xzibit venis en infanhejmon. Tiuj travivaĵojn li ofte kantis en postaj albumoj, kntoj (At The Speed Of Life, 40 Dayz & 40 Nightz. Li poste pardonis la patron.

Li forlasis en aĝo de 14 jaroj – je propra peto – la hejmon kaj translokiĝis al sia fratino en Los Angeles. La prezon de la veturo li servis per drogovendoj.

Xzibit komencis sian karieron kiel membro de Likwit Crew, akomponante ankaŭ Alkaholiks & King Tee. Li aperis en albumo IV Life de King Tee per kanto Freestyle Ghetto. Post li iris kun ili turnei en 1995.

Lia plej sukcesa albumo estis la Restless en 2000, la postaj jam malpli vendiĝis pro tio li en 2004 eklaboris en televida programo de MTV, en Pimp My Ride, kiu alportis al li novan popularecon, konatecon.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • At The Speed Of Life ĉe Loud Records (1996)
  • 40 Dayz & 40 Nightz (1998)
  • Restless, plej granda sukceso (2000)
  • Man Vs Machine (2002)
  • Weapons Of Mass Destruction (2004)
  • Full Circle ĉe Koch Records (2006)