György Bölöni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Bölöni
Lajos Tihanyi: György Bölöni (1912)
Lajos Tihanyi: György Bölöni (1912)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1882 (1882-10-30)
en Șimleu Silvaniei
Morto 11-an de septembro 1959 (1959-09-11) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj francagermanaanglanederlandahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoĵurnalistodiplomato vd
Laborkampo ĵurnalismo • hungara literaturo • literatura kritiko vd
Aktiva en BudapeŝtoParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BÖLÖNI György (bOelOeni) estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Szilágysomlyó la 30-an de oktobro 1882 kaj mortinta en Budapest la 11-an de septembro 1959.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Bölöni finis juron en Budapeŝto. En 1902 li estis parlamenta raportisto de gazeto Magyarország. Ekde aŭtuno de 1903 li estadis en Parizo, kie li ekkonatiĝis kun Endre Ady. En 1906 li estis kunlaborinto de gazeto Népszava, poste de Magyar Nemzet, ekde 1910 li leboris en la radakcio de Világ. Post la falo de konsilantarrepubliko li gvidis en Vieno la libroeldonejon de hungaraj elmigrintoj kaj redaktis la Bécsi Magyar Újság. Post Bukareŝto, Vieno, Berlino li loksidiĝis en 1923 en Parizo. Li estis redaktoro de hungara-franca lingva Párizsi Hírlap. Post 1945 li estis ambasadoro de Hungarujo en Nederlando. Ekde 1957 li estis ĉefredaktoro de la semajngazeto Élet és Irodalom. Li tradukis el verkoj de Balzac, Dumas, Anatole France, Maeterlinck, Guy de Maupassant ktp. Laŭ [1] li apartenis al framasonoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az igazi Ady (Bp., 1955);
  • Ady az újságíró (Bp., 1956);
  • Hallja kend Táncsics (Bp., 1958)
  • Magyarság-emberség (Bp., 1959).

Fonto[redakti | redakti fonton]