Husejn Al-Amily

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Husejn Al-Amily
Persona informo
Naskiĝo 1927
en Naĝafo
Morto 28-an de decembro 2014 (2014-12-28)
en Ealing
Lingvoj arabaEsperantoangla vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Husejn Mohammed AL-AMILY (naskiĝis en 1927 en Naĝaf, Irako, mortis la 28-an de decembro 2014 en la urbodistrikto Ealing de Londono,[1] Britio) estis iraka verkisto kaj esperantisto. Li naskiĝis de libana patro kaj iraka patrino. Post fino de siaj islam-sciencaj studoj en la tradicia universitato de Naĝaf, la patro kune kun la familio revenis al la sudo de Libano por ekpreni sian oficon kiel mulao de la regiono. Husejn pasigis tie feliĉan knabecon ĉirkaŭata de bela naturo kaj inter amema komunumo. Tamen ĉar tie tiam ne estis lernejo, la familio devis reveni al Irako, kie la infanoj ricevis normalan instruadon. Post la liceo Husejn aliĝis al tiea universitato dum kvin jaroj por islamaj kaj arabaj studoj. En Naĝaf li redaktis literaturan gazeton. Poste li migris al la ĉefurbo Bagdado, kie li komercis dum tridek jaroj.

Li lernis esperanton memstare en 1966 kaj ekde tiam senĉese li aktivis diversmaniere per kaj pri la lingvo. Li verkis kelkajn librojn kaj multajn artikolojn en Esperanto, pleje pri araba kulturo.

Pro malemo aliĝi al la reganta Partio kaj pro registara malamo de esperanto, oni malliberigis lin kelkajn monatojn. Pri tiu mallibereja sperto li verkis libreton En la mallumo mi vidis lumon. Poste, pro pluaj minacoj li devis forlasi la landon, kaj dum kelkaj jaroj li vagadis en diversajn landojn ĝis li alvenis en Brition, kiun li prenis kiel duan hejmlandon. Kvin jarojn li estis sekretario de la Londona Esperanto-Klubo.

Li ege interesiĝas pri arabaj proverboj kaj tradiciaj arabaj anekdotoj, de kiuj li kompilis antologion eldonitan en pluraj versioj kaj lingvoj. La esperantan version - La Trezoro - eldonis la Araba Komisiono de la Universala Esperanto-Asocio en 2008. Inter aliaj verkoj li tradukis esperanten la Kodekso de Hamurabi kaj en la araban The Intelligent Woman's Guide to Socialism (La gvidilo de la inteligentulino pri la socialismo) de George Bernard Shaw.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Arabaj Maksimoj de la Sepa Jarcento (1967)
  • The Arabian Treasure - angla versio de QAMOOS
  • The Book of Arabic Wisdom (2003) - antologio de arabaj proverboj kaj saĝaj anekdotoj, anglalingva
  • Daleel al-Mara'a Ath-thakaya lil-Ishtirakia - araba traduko de The Intelligent Woman's Guide to Socialism de George Bernard Shaw
  • The Features of the Hussaini Encyclopedia (2001)
  • Hikamun Lilthawarawyiyeen (1969) - arablingva traduko de maksimoj de George Bernard Shaw
  • Leĝaro de Hammurabi - esperanta traduko de la Kodekso de Hamurabi
  • The Man of Two Ages - membiografio (versioj en pluraj lingvoj - la araba aperis en Londonaj gazetoj)
  • QAMOOS Al-Amthaal Alarabiyah wel Islamiyah (2007) - arablingva antologio da arabaj proverboj kaj anekdotoj
  • La trezoro de arabaj proverboj kaj anekdotoj. Eld. UEA, 2008. 137 p. — ISBN 978-92-9017-101-0
  • Taglibro de Malliberulo (2012) - rememoroj el iraka malliberejo

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]