Eriko la ruĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eriko la ruĝa
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 949 (0949-11-30)
en Norvegio
Morto 30-an de novembro 1002 (1002-11-30) (53-jaraĝa)
en Brattahlíð
Lingvoj malnovnordlanda
Ŝtataneco Norvegio
Familio
Patro Thorvald Asvaldsson
Edz(in)o Thjodhild
Infanoj Leifr Eiríksson • Thorvald Eiriksson • Freydís Eiríksdóttir
Okupo
Okupo esploristo • setlanto
vdr
Portreto de Eriko la ruĝa el Gronlandia de Arngrímur Jónsson (1688).

Eriko la ruĝaruĝa Eriko (en la norena lingvo Eiríkr Rauði) (naskiĝis en 940950; mortis en 10031010) estis norvega navigacianto. Lia vera nomo estis Eirikr Thorvaldson (Eiríkr Þorvaldsson), sed pro rufaj hararo kaj barbo liaj kunuloj kromnomis lin "la ruĝa".

Banita el Norvegio pro murdo, li ekloĝis en la nordokcidenta parto de Islando kun 450 homoj. Pli poste la nombro altiĝis ĝis ĉirkaŭ 3000. Eriko restis pagano, sed lia edzino Þjóðhildr (Thiodhild), kristano, konstruigis preĝejon de kiu postrestas ruino. La sidlantoj organizis la politikan vivon laŭ la islanda modelo, sed la episkopo de Gardhar rapide obtenis moralan kaj politikan aŭtoritaton ĝis kiam Groenlando estis subigita sub la rego de Norvegio en 1261.

Viktimoj de malvarmiĝo de la klimato, de luktoj kontraŭ la inuitoj aŭ de malsategoj skandinavoj malaperis de Groenlando fine de la 14-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]