Regensberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regensberg
Blazono de Regensberg
La historia urbeto Regensberg

Regensberg vidita de sudo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 29′ 3″ N 8° 26′ 20″ O / 47.48417 °N, 8.43889 °O / 47.48417; 8.43889 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 3″ N 8° 26′ 20″ O / 47.48417 °N, 8.43889 °O / 47.48417; 8.43889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 470
Areo 2.39 km²
Alteco 617 m super marnivelo
Poŝtkodo 8158
Komunumkodo 0095
Mapo de Regensberg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Regensberg estas historia urboeto en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 470 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbeto Regensberg situas kresto de la ĵurasa montarĉeno Lägern. Ĝi komplete konservis sian mezepokan aspekton kaj estas tial memorejo de nacia signifo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Regensberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Nur mallarĝa vojo kondukas de Regensdorf kaj de Dielsdorf al la urbeto. Per la publika transporto ĝi estas atingebla per poŝtaŭtobusoj, kiuj apartenas al la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Regensberg estis fondita en la jaro 1244 sub la nomo Nov-Regensberg de la libersinforo Lütold la 5-a de Regensberg. La prakastelo de la familio Regensberg Malsituas sur la teritorio de la urbo Regensdorf proksime de la Kataj Lagoj. La kialo por la konstruo de Nov-Regensberg estis evidente la favora strategia situo. Jam en la jaro 1302 Lütold la 7-a estis devigita vendi la urbeton al la habsburganoj, kiuj pandigis ĝin en la jaro 1409 al la urbo Zuriko.

En la jaro 1417 Regensberg fariĝis definitive zurika posedaĵo kaj sidejo de kampara vokto. Okaze de la fondiĝo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798 Regensberg fariĝis parto de la distrikto Bülach. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ĝi fariĝis distrikta ĉefurbo, sed post la konstruo de la fervojo tiu funkcio transiris al Dielsdorf, kiu akiris per la konstruo de la fervojo pli grandan signfon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]