James Francis Stephens

El Vikipedio, la libera enciklopedio

James Francis STEPHENS, naskita la 16-an de septembro 1792 en Londono, mortinta samloke la 22-an de decembro 1852, estis angla biologo kaj taksonomisto.

Stephens de 1807 al 1845 laboris en la brita admiralejo. En sia libera tempo li asistis al William Elford Leach pri ordigo de la insekta kolekto de la Brita Muzeo. En 1818 li estis dumtempe liberigita de sia deĵoro por labori ĉe la muzeo.

Stephens kunigis grandan kolekton da insektaj specimenoj, kiun post lia pensiiĝo aĉetis la Brita Muzeo.

En 1833 Stephens estis inter la fondintoj de la Entomologia Societo de Londono, iĝonta Reĝa Entomologia Societo de Londono. En 1837 kaj 1838 li estis ĝia prezidanto.

En 1829 li publikigis verkon "sistema katalogo de britaj insektoj aj formado de gvidilo al ilia klasado".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Nomenclature of british insects: Being a compendious list of such species. 1829. (Nomenklaturo de britaj insektoj)
  • General zoology, or systematic natural history. 1800–26. (Post la morto de George Shaw en 1813 Stephens eldonis la lastajn ses volumojn de tiu 16-voluma verko. Interalie pro tio lia nomo aperas ankaŭ en la taksonomio de ne-insektaj bestoj.)
  • A systematic catalogue of british insects: being an attempt to arrange all the hitherto discovered indigenous insects in accordance with their natural affinities. Containing also the references to every English writer on entomology, and to the principal foreign authors. With all the published British genera to the present time. 1829.
  • Illustrations of british entomology; or, a synopsis of indigenous insects, containing their generic and specific distinctions; with an account of their metamorphoses, times of appearance, localities, food, and economy, as far as practicable. 10 volumoj, 1828–1846. Disponebla en skanita formo Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, latine kaj angle.
  • A manual of british beetles. 1839.